Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Epilogo Esperanto 2002-04-03 Arg-371-184 | MR-379-1b 2004-02-24 08:20 Manfred nur tiun forigu
Theodor Storm * Ein Epilog Germana Arg-370-184 2004-02-24 08:25 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Ein Epilog

 

Theodor Storm,
Epilogo

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ich hab es mir zum Trost ersonnen   Elpensis mi ĝin por konsolo
In dieser schweren Zeit der Not,   En tiu tempo de mizer’,
In dieser Blütezeit der Schufte,   En ĉi flortempo de kanajloj,
In dieser Zeit von Salz und Brot.   En tiu temp’ de malliber’.
 
Ich zage nicht, es muss sich wenden,   Ne malesperas mi, la mondo
Und heiter wird die Welt erstehn,   Ja devas ĝoje renoviĝi;
Es kann der echte Keim des Lebens   La vera ĝermo de la vivo
Nicht ohne Frucht verlorengehn.   Senfrukte povas ne perdiĝi.
 
Der Klang von Frühlingsungewittern,   La sono de printemp-tempestoj,
Von dem wir schaudernd sind erwacht,   Dumnokte timiginta nin,
Von dem noch alle Wipfel rauschen,   aŭdebla en arb-susurado,
Er kommt noch einmal über Nacht!   revenos foje je la fin’!
 
Und durch den ganzen Himmel rollen   Kaj tiu lasta tondrobato
Wird dieser letzte Donnerschlag;   Postsonos tute tra l’ ĉiel’,1)
Dann wird es wirklich Frühling werden   Kaj tiam vere printempiĝos
Und hoher, heller, lichter Tag.   Kaj iĝos luma tagohel’.
 
Heil allen Menschen, die es hören!   Kaj vivu la estontaj homoj!
Und Heil dem Dichter, der dann lebt   Kaj la poeto, vivu li,
Und aus dem offnen Schacht des Lebens   Levanta el la min’ de l’ vivo
Den Edelstein der Dichtung hebt!   La gemon de la poezi’!
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun ĉi
poemon en la libro „Theodor Storm“ de
Regina Fasold, el la serio Bild-Biographie,
eldonita de la eldonejo VEB Bibliographisches
Institut Leipzig, en 1990, ISBN 3-323-00196-6.
  Traduko de la Germana poemo "Ein Epilog"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2002-04-03.

La poemo estu kvazaŭ epilogo pri la
malsukcesinta germana revolucio de 1848.
 
    1) aŭ eble: Postsonos tuta tra l’ ĉiel’,