Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Es ist ein Flüstern Germana Arg-355-176 2004-02-23 22:07 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Estas flustrado Esperanto 1983 Arg-356-176 2004-02-23 22:13 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Estas flustrado

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Flustradon dumnokte ekaŭdis mi,
Min estas maldormiginta ĝi;
Mi sentas: sciigi sin volas io,1)
Sed vojon al mi ne trovas tio.
 
Ĉu estas amvortoj blovitaj for,
Al vent’ konfiditaj dum nokta hor’?
Ĉu estas ĝi iu estonta malbono,
Premanta sin urĝe al mia ekkono?
 
Traduko de la Germana poemo "Es ist ein
Flüstern" de Theodor Storm (Teodoro
Stormo, *1817-09-14 - †1888-07-04)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1983.
 
1) aŭ:\\Jen volas sin io al mi sciigi,\\Sed
ne kabablas sin komprenigi.