Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Oktoberlied Germana Arg-349-174 2004-02-22 17:51 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Oktobra kanto Esperanto Arg-351-174 2004-02-22 17:52 Manfred nur tiun forigu
Richard Schulz Oktobra lido Esperanto Arg-352-174 2013-02-26 15:14 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Oktobra lido

 

Theodor Storm,
Oktobra kanto

 
tradukita de Richard Schulz   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Folioj falas en nebul'.   Nebulas, falas foliar’;
Ni vinon nun gustumu!   La glason vi plenigu!
La grizan tagon kune ni   La grizan tagon ni al ni
Orumu, ja orumu!   Per vino pliheligu!
 
Kaj turbulentas la veter'   Se furiozas ĉio ĉi
Kristane aŭ pagane,   Ekstere en la mondo,
La Tero estas ja la Ter':   Ne estas detruebla ja,
La vento bruas vane.   La bela tera rondo!
 
Kaj plendas iam ajn la kor', -   Se tremas ankaŭ via kor’,
Tintigu ni la glasojn!   La glasojn vi tintigu!
Ni scias ja, bravega kor'   La ŝtormo ekster nia dom’
Ne timas embarasojn.   Min ne malkuraĝigu!
 
Folioj falas en nebul'.   Nebulas, falas foliar’;
Ni vinon nun gustumu!   La glason vi plenigu!
La grizan tagon kune ni   La grizan tagon ni al ni
Orumu, ja orumu!   Per vino pliheligu!
 
Aŭtunas, sed atendu nur,   Aŭtuno regas ĉie, sed
Atendu iomete!   Atendu nur tempeton!1)
Printemp', violoj kaj ĉiel'   La suno ridos, la printemp’
Ridados ĉiuj vete.   Kreskigos ja floreton.
 
Ebriaj tagoj ekas nun.   La bluaj tagoj ekas nun,
Ne volas ni enui.   Ni volas ilin ĝui;
Ni volas ilin, kara ul',   La tempo fluas, vane ni
Elĝui, ja elĝui.   Ne lasu ĝin forflui!
 
Traduko de la Germana poemo "Oktoberlied"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26).

La traduko estas - kun permeso de la
eldoninto, sinjoro Hermann Behrmann,
prenita el la libro "La muzino" de Rikardp
Ŝulco (Richard Schulz), eldonita de la
Esperanto-Centro Paderborn', Germanujo,
en 1992. Ĝi troviĝas ankaŭ en la numero
6/1984 de la GEA-organo "Esperanto aktuell".
Pri Richard Schulz vidu la vikipedian
retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
  Traduko de la Germana poemo "Oktoberlied"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).

 
 
    1) aŭ eble:\\Atendu nur momenton!\\La suno
ridos, la printemp’\\Kalmigos ja la
venton.