Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Oktoberlied Germana Arg-349-174 2004-02-22 17:51 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Oktobra kanto Esperanto Arg-351-174 2004-02-22 17:52 Manfred nur tiun aldonu
Richard Schulz Oktobra lido Esperanto Arg-352-174 2013-02-26 15:14 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Oktoberlied

 

Theodor Storm,
Oktobra lido

 
    tradukita de Richard Schulz
 
Der Nebel steigt, es fällt das Laub;   Folioj falas en nebul'.
Schenk ein den Wein, den holden!   Ni vinon nun gustumu!
Wir wollen uns den grauen Tag   La grizan tagon kune ni
Vergolden, ja vergolden!   Orumu, ja orumu!
 
Und geht es draußen noch so toll,   Kaj turbulentas la veter'
Unchristlich oder christlich,   Kristane aŭ pagane,
Ist doch die Welt, die schöne Welt,   La Tero estas ja la Ter':
So gänzlich unverwüstlich!   La vento bruas vane.
 
Und wimmert auch einmal das Herz, -   Kaj plendas iam ajn la kor', -
Stoß an und laß es klingen!   Tintigu ni la glasojn!
Wir wissen’s doch, ein rechtes Herz   Ni scias ja, bravega kor'
Ist gar nicht umzubringen.   Ne timas embarasojn.
 
Der Nebel steigt, es fällt das Laub;   Folioj falas en nebul'.
Schenk ein den Wein, den holden!   Ni vinon nun gustumu!
Wir wollen uns den grauen Tag   La grizan tagon kune ni
Vergolden, ja vergolden!   Orumu, ja orumu!
 
Wohl ist es Herbst; doch warte nur,   Aŭtunas, sed atendu nur,
Doch warte nur ein Weilchen!   Atendu iomete!
Der Frühling kommt, der Himmel lacht,   Printemp', violoj kaj ĉiel'
Es steht die Welt in Veilchen.   Ridados ĉiuj vete.
 
Die blauen Tage brechen an,   Ebriaj tagoj ekas nun.
Und ehe sie verfließen,   Ne volas ni enui.
Wir wollen sie, mein wackrer Freund,   Ni volas ilin, kara ul',
Genießen, ja genießen!   Elĝui, ja elĝui.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04).

 
  Traduko de la Germana poemo "Oktoberlied"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26).

La traduko estas - kun permeso de la
eldoninto, sinjoro Hermann Behrmann,
prenita el la libro "La muzino" de Rikardp
Ŝulco (Richard Schulz), eldonita de la
Esperanto-Centro Paderborn', Germanujo,
en 1992. Ĝi troviĝas ankaŭ en la numero
6/1984 de la GEA-organo "Esperanto aktuell".
Pri Richard Schulz vidu la vikipedian
retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.