Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Oktobra kanto Esperanto Arg-351-174 2004-02-22 17:52 Manfred nur tiun forigu
Richard Schulz Oktobra lido Esperanto Arg-352-174 2013-02-26 15:14 Manfred nur tiun aldonu
Theodor Storm * Oktoberlied Germana Arg-349-174 2004-02-22 17:51 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Oktoberlied

 

Theodor Storm,
Oktobra kanto

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Der Nebel steigt, es fällt das Laub;   Nebulas, falas foliar’;
Schenk ein den Wein, den holden!   La glason vi plenigu!
Wir wollen uns den grauen Tag   La grizan tagon ni al ni
Vergolden, ja vergolden!   Per vino pliheligu!
 
Und geht es draußen noch so toll,   Se furiozas ĉio ĉi
Unchristlich oder christlich,   Ekstere en la mondo,
Ist doch die Welt, die schöne Welt,   Ne estas detruebla ja,
So gänzlich unverwüstlich!   La bela tera rondo!
 
Und wimmert auch einmal das Herz, -   Se tremas ankaŭ via kor’,
Stoß an und laß es klingen!   La glasojn vi tintigu!
Wir wissen’s doch, ein rechtes Herz   La ŝtormo ekster nia dom’
Ist gar nicht umzubringen.   Min ne malkuraĝigu!
 
Der Nebel steigt, es fällt das Laub;   Nebulas, falas foliar’;
Schenk ein den Wein, den holden!   La glason vi plenigu!
Wir wollen uns den grauen Tag   La grizan tagon ni al ni
Vergolden, ja vergolden!   Per vino pliheligu!
 
Wohl ist es Herbst; doch warte nur,   Aŭtuno regas ĉie, sed
Doch warte nur ein Weilchen!   Atendu nur tempeton!1)
Der Frühling kommt, der Himmel lacht,   La suno ridos, la printemp’
Es steht die Welt in Veilchen.   Kreskigos ja floreton.
 
Die blauen Tage brechen an,   La bluaj tagoj ekas nun,
Und ehe sie verfließen,   Ni volas ilin ĝui;
Wir wollen sie, mein wackrer Freund,   La tempo fluas, vane ni
Genießen, ja genießen!   Ne lasu ĝin forflui!
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04).
  Traduko de la Germana poemo "Oktoberlied"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).
 
    1) aŭ eble:\\Atendu nur momenton!\\La suno
ridos, la printemp’\\Kalmigos ja la
venton.