Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Oktoberlied Germana Arg-349-174 2004-02-22 17:51 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Oktobra kanto Esperanto Arg-351-174 2004-02-22 17:52 Manfred nur tiun aldonu
Richard Schulz Oktobra lido Esperanto Arg-352-174 2013-02-26 15:14 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Oktobra lido

 

Theodor Storm,
Oktoberlied

 
tradukita de Richard Schulz    
 
Folioj falas en nebul'.   Der Nebel steigt, es fällt das Laub;
Ni vinon nun gustumu!   Schenk ein den Wein, den holden!
La grizan tagon kune ni   Wir wollen uns den grauen Tag
Orumu, ja orumu!   Vergolden, ja vergolden!
 
Kaj turbulentas la veter'   Und geht es draußen noch so toll,
Kristane aŭ pagane,   Unchristlich oder christlich,
La Tero estas ja la Ter':   Ist doch die Welt, die schöne Welt,
La vento bruas vane.   So gänzlich unverwüstlich!
 
Kaj plendas iam ajn la kor', -   Und wimmert auch einmal das Herz, -
Tintigu ni la glasojn!   Stoß an und laß es klingen!
Ni scias ja, bravega kor'   Wir wissen’s doch, ein rechtes Herz
Ne timas embarasojn.   Ist gar nicht umzubringen.
 
Folioj falas en nebul'.   Der Nebel steigt, es fällt das Laub;
Ni vinon nun gustumu!   Schenk ein den Wein, den holden!
La grizan tagon kune ni   Wir wollen uns den grauen Tag
Orumu, ja orumu!   Vergolden, ja vergolden!
 
Aŭtunas, sed atendu nur,   Wohl ist es Herbst; doch warte nur,
Atendu iomete!   Doch warte nur ein Weilchen!
Printemp', violoj kaj ĉiel'   Der Frühling kommt, der Himmel lacht,
Ridados ĉiuj vete.   Es steht die Welt in Veilchen.
 
Ebriaj tagoj ekas nun.   Die blauen Tage brechen an,
Ne volas ni enui.   Und ehe sie verfließen,
Ni volas ilin, kara ul',   Wir wollen sie, mein wackrer Freund,
Elĝui, ja elĝui.   Genießen, ja genießen!
 
Traduko de la Germana poemo "Oktoberlied"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Richard Schulz (Rikardo Ŝulco, *1906-07-12
- †1997-09-26).

La traduko estas - kun permeso de la
eldoninto, sinjoro Hermann Behrmann,
prenita el la libro "La muzino" de Rikardp
Ŝulco (Richard Schulz), eldonita de la
Esperanto-Centro Paderborn', Germanujo,
en 1992. Ĝi troviĝas ankaŭ en la numero
6/1984 de la GEA-organo "Esperanto aktuell".
Pri Richard Schulz vidu la vikipedian
retejon http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04).