Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Die Stadt Germana Arg-345-173 2004-02-22 12:35 Manfred nur tiun aldonu
Richard Schulz La urbo Esperanto 1984 Arg-347-173 2013-02-26 15:12 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La urbo Esperanto 1984-03 Arg-346-173 2004-02-22 12:54 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo La urbo (2a versio) Esperanto Arg-348-173 2004-02-22 14:30 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
La urbo

 

Theodor Storm,
La urbo (2a versio)

 
tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ĉe l’ griza strand’, ĉe l’ griza mar’   Ĉe l’ griza strand’, ĉe l’ griza mar’
Situas la urbeto;   Situas la urbet';
Nebulas sur la tegmentar’,   Nebulas sur la tegmentar’,
La monotona bru de l’ mar’   La monotona bru de l’ mar’
Aŭdiĝas tra l’ kvieto.   Aŭdiĝas tra l’ kviet'.
 
Arbar’ ne estas tie ĉi,   Arbar’ ne estas tie ĉi,
Ne kantas bird’ sen ĉeso;   Ne kantas bird’ sen ĉes';
Anseroj nur, kun dura kri’,   Anseroj nur, kun dura kri’,
Forflugas alte preter ĝi,   Forflugas alte preter ĝi,
Ĉe l’ strando flirtas greso.   Ĉe l’ strando flirtas gres'.
 
Sed pendas mia kor’ de vi,   Sed pendas mia kor’ de vi,
Vi griza urb’ ĉe-mara;   Vi griza urb’ ĉe l' mar';
De la juneco sorĉ-graci’   De la juneco sorĉ-graci’
Ridante kuŝas super vi,   Ridante kuŝas super vi,
Vi griza urbo kara.   Vi griza urb' ĉe l' mar'.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Stadt"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-03.
  Traduko de la Germana poemo "Die Stadt"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).