Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Die Stadt Germana Arg-345-173 2004-02-22 12:35 Manfred nur tiun aldonu
Richard Schulz La urbo Esperanto 1984 Arg-347-173 2013-02-26 15:12 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La urbo Esperanto 1984-03 Arg-346-173 2004-02-22 12:54 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo La urbo (2a versio) Esperanto Arg-348-173 2004-02-22 14:30 Manfred nur tiun aldonu

Theodor Storm,
La urbo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ĉe l’ griza strand’, ĉe l’ griza mar’
Situas la urbeto;
Nebulas sur la tegmentar’,
La monotona bru de l’ mar’
Aŭdiĝas tra l’ kvieto.
 
Arbar’ ne estas tie ĉi,
Ne kantas bird’ sen ĉeso;
Anseroj nur, kun dura kri’,
Forflugas alte preter ĝi,
Ĉe l’ strando flirtas greso.
 
Sed pendas mia kor’ de vi,
Vi griza urb’ ĉe-mara;
De la juneco sorĉ-graci’
Ridante kuŝas super vi,
Vi griza urbo kara.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Stadt"
de Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 1984-03.