Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo En la arbaro Esperanto Arg-344-172 2004-02-22 11:32 Manfred nur tiun forigu
Theodor Storm * Im Walde Germana Arg-343-172 2004-02-22 11:29 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Im Walde

 

Theodor Storm,
En la arbaro

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Hier an der Bergeshalde   Ĉi tie ĉe l’ deklivo
Verstummet ganz der Wind;   Mutiĝas nun la vent’,
Die Zweige hängen nieder,   Kaj sidas sub la branĉoj
Darunter sitzt das Kind.   Infano en silent’.
 
Sie sitzt in Thymiane.   En timian-odoro
Sie sitzt in lauter Duft;   Ŝi sidas sur la ter’;
Die blauen Fliegen summen   La bluaj muŝoj zumas
Und blitzen durch die Luft.   Kaj brilas tra l’ aer’.
 
Es steht der Wald so schweigend,   Silentas la arbaro,
Sie schaut so klug darein;   Rigardas saĝe ŝi,
Um ihre braunen Locken   Kaj ĉirkaŭ la harbukloj
Hinfließt der Sonnenschein.   Fluadas sun-radi’.
 
Der Kuckuck lacht von ferne,   Kukolo ridas fore;
Es geht mir durch den Sinn:   Pensigas io min:
Sie hat die blauen Augen   Ŝi havas la okulojn
Der Waldeskönigin.   De la arbar-reĝin’.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04).
  Traduko de la Germana poemo "Im Walde" de
Theodor Storm (Teodoro Stormo, *1817-09-14
- †1888-07-04) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).