Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Robert Ernst Prutz * Christkind (Strophen 1 - 5) Germana Arg-338-170 2013-01-23 09:29 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Kristnokto (strofoj 1 - 5) Esperanto 2003-01-08 Arg-339-170 | MR-394-6 2013-01-22 22:44 Manfred nur tiun forigu

Robert Ernst Prutz,
Kristnokto (strofoj 1 - 5)

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1. Sankta Nokto, sur flugiloj
De anĝeloj venas vi,
Kaj aŭdiĝas sonoriloj,
Helajn lumojn vidas mi.
Plenaj estas la kabanoj
De ĉiela beno, la
ĝojaj kantoj de l' infanoj
Jen jubilas supren ja.
 
2. Sankta Nokt', kun kantoj viaj
Kaj kun brilo venas vi
Ree nun al domoj niaj,
Kia iam estis vi,
Kiam palmoj pli susuris,
Dum krepuske inter si
Tero kaj ĉiel' murmuris
Vortojn de l' Evangeli';
 
3. Kiam per la mano Dia
Malfermiĝis la ĉiel'
Kaj prezentis sin al nia
Vido ties brila hel';
Kiam por anonc' de l' paco
Al ni homoj tie ĉi
Suben de l' ĉiela spaco
Venis la anĝel' de Di';
 
4. Kiam el la oriento
La tri magoj pro ador'
Venis kun donac-prezento
Al la Filo de l' Sinjor';
Kiam la Patrin' pensante
Klinis sin dum nokta hor'
Al la Filo, jen sentante
Egan ĝojon en la kor'.
 
5. Sankta nokt’, kun mil kandeloj
Vin solene levas vi.
Ho leviĝu, stel’ de l’ steloj,
En la koroj pli kaj pli !
Vidu, brilas nun surtere
De l’ ĉiela amo grac’!
Regu am’, fariĝu vere
Sur la Tero fine pac’!
 
Traduko de la Germana poemo "Christkind
(Strophen 1 - 5)" de Robert Ernst Prutz
(*1816 - †1872) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2003-01-08.