Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Georg Heym * Alle Landschaften Germana Arg-336-169 2004-02-15 17:04 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser Ĉiuj pejzaĝoj Esperanto Arg-337-169 2004-02-15 16:24 Manfred nur tiun forigu

Georg Heym,
Ĉiuj pejzaĝoj

 
tradukita de Hans-Georg Kaiser
 
Ĉiuj pejzaĝoj plenas
jam de l' blu' laŭ hor',
ĉiu bosk' kaj arb' de l' rivero
ŝvelanta al norda for'.
 
Blankaj eskadroj, nuboj,
densa velobend'.
Kaj la bordoj ĉielaj post tio
disiĝas en lum' kaj vent'.
 
Se l' vesperoj sinkas,
dorm' anoncas sin,
iras la sonĝoj, la belaj,
facilpiede en nin.
 
Ili ludas timbalojn
mane sen sovaĝ'.
Kelkaj flustras kaj tenas
lumojn ĉe la vizaĝ'.
 
Traduko de la Germana poemo "Alle
Landschaften" de Georg Heym (*1887 -
†1912) en Esperanton de Hans-Georg
Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

Georg Heym estis la filo de prusa
justicoficisto, vizitis la gimnazion kaj
ekstudis sen la plej eta emo jurosciencon.
En liaj taglibroj reveme staras apud
Baudelaire, Verlaine, Rimbaud, Keats,
Shelley, la nomoj de Kleist, Grabbe,
Büchner. "En miaj sonĝoj mi ĉiam vidas
min kiel Dantonon aux kiel viron sur la
barikado..."
En januaro de la jaro 1912 li dronis ĉe
la sketado sur la glacio en la rivero
Havel.
La frua perfektiĝinto postlasis malampleksan
verkon. "Sed tiuj tricent paĝoj kvindek
jarojn okupis kaj traskuis legantojn kaj
komentistojn. Estis antaŭ ĉio kelkaj
poemoj kiel 'Kun la veturantaj ŝipoj',
'Viaj okulharoj, la longaj', 'Berlino',
kiuj ĉiam restis efikaj, novaj, ekzemplodonaj.
Neniu, kiu legis tiujn strofojn, povis
forgesi ilin tute. Neniu antologio, kiu
pretendis esti valora, povis esti sen
ili...
Georg Heym konsternis la tempkunulojn kaj
la postnaskitojn per malvasta verko, kiu
senpardone aŭguris teruron kaj pereon,
kiam aliaj ankoraŭ diboĉis en ekstremaj
idilioj..." [Laŭ la dorsa flanko de
blukolora Reclam-kajereto tradukita el la
germana de Hans-Georg Kaiser (Cezar').]