Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Luna nokto Esperanto Arg-327-165 2004-02-06 19:30 Manfred nur tiun forigu
Joseph Freiherr von Eichendorff * Mondnacht Germana Arg-325-165 2004-02-06 18:54 Manfred nur tiun aldonu

Joseph Freiherr von Eichendorff,
Luna nokto

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
La Tero, de l’ Ĉielo
Kisita sajnis Ŝi, 1)
Ke en florbril’ Ŝi devus
Sonĝadi nur pri Li.1)
 
La vent’ tra l’ kampoj blovis,
Ondetis la spikar’,
Susuris la arbaroj
Kaj brilis la stelar’.
 
Animo mia alten
Sin svingis de la Ter’
Kaj flugis kvazaŭ hejmen
Trankvile tra l’ aer’.
 
Traduko de la Germana poemo "Mondnacht"
de Joseph Freiherr von Eichendorff
(*1788-03-10 - †1857-11-26) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04).
 
1) La vortoj „Ŝi“ kaj „Li“ estas
tie ĉi skribitaj majuskle por esprimi,
ke la la Tero kaj la Ĉielo estas kvazaŭ
personigitaj de la poeto.