Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Annette von Droste-Hülshoff * Die Judenbuche Germana Arg-317-161 2004-05-15 13:06 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La juda fago Esperanto Arg-318-161 2004-05-15 13:04 Manfred nur tiun forigu

Annette von Droste-Hülshoff,
La juda fago

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Krim-rakonto el la montara regiono de
Vestfalio.
De Anetino E. Baronino de Drosto-Hujlshofo
 
Ĉu havas iu manon tiel fajnan,
kapablan dispartigi ĉiun ajnan
konfuzon cerban, firman tiel, ke
la ŝtonon ĵetas ĝi tremante ne?
Kaj kiu riskas ĝuste juĝi vantan
impeton, pesi vorton ofendantan,
radikiĝintan iam firme en
la juna brust’, de l’ antaŭjuĝ’ venen’?
Vi feliĉul’, naskita en la hela spac’,
flegita vi de pia man’ en pac’,
ne pesu! Ŝtonon lasu kuŝi vi,
ĉar trafos vian propran kapon ĝi!
 
Frederiko Mergelo, naskita en 1738, estis la unusola filo de tiel nomata duon-majero au grundoposedanto de malpli alta klaso en la vilaĝo B., kiu, malgraŭ ĝia malbona konstruiteco kaj malgraŭ ĝia malpureco, tamen kaptas la rigardon de ĉiu vojaĝanto per la ege pentrinda beleco de ĝia situo en verda arbara valo de grava kaj historie rimarkinda montaro. La landeto, al kiu ĝi apartenis, estis iu el jenaj fermitaj ter-anguloj sen fabrikoj kaj komerco, se ŝoseoj, kie fremda vizaĝo kaŭzis sensacion kaj kie viro vojaĝinta tridek mejlojn foren estis rigardata kiel Odiseo – mallonge dirite, estis loko simila al multaj aliaj tiutempe ekzistintaj en Germanujo, loko kun ĉiuj mankoj kaj virtoj, ĉiuj originalecoj kaj limigitecoj, kiuj nur en tiaj cirkonstancoj ekestas. Pro ege simplaj kaj maladekvataj leĝoj konfuziĝis iom la nocioj pri justo kaj maljusto de la enloĝantoj, aŭ pli precize dirite, estis ekestinta apud la leĝa juro iu dua, juro de publika opinio, de kutimo kaj de preskripto ekestinta pro neglekteco. La bienuloj, kiuj plenumis la malaltan jurisdikcion, punis kaj premiis laŭ sia plej ofte honesta prudento, la subulo faris tion, kio ŝajnis al li efektivigebla kaj kun iom larĝa konscienco akordigebla, kaj nur malgajnintoj kelkfoje havis la ideon, foliumi en malnovaj, flaviĝintaj aktoj. -
...
 
Traduko de la Germana poemo "Die Judenbuche"
de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10
- †1848-05-24) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).