Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Ferdinand Berger Lastaj vortoj Esperanto 1958 Arg-467-160 2009-11-22 09:37 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Lastaj vortoj (0) Esperanto 2004-05-16 Arg-475-160 2004-05-16 17:17 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Lastaj vortoj (1) Esperanto 2004-05.15 Arg-316-160 2004-05-16 13:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Lastaj vortoj (2) Esperanto 2004-05-16 Arg-474-160 | MR-311-5 2004-05-16 13:52 Manfred nur tiun forigu
Annette von Droste-Hülshoff * Letzte Worte Germana Arg-315-160 2004-05-27 10:56 Manfred nur tiun aldonu

Annette von Droste-Hülshoff,
Lastaj vortoj (2)

 

Annette von Droste-Hülshoff,
Lastaj vortoj (0)

 

Annette von Droste-Hülshoff,
Lastaj vortoj

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Joseph Ferdinand Berger
 
2a versio   Laŭvorta Esperantigo    
 
Karuloj, kiam pasis mia   Amatoj, kiam forpasis mia spirito,   Amatoj, kiam min forlasis
Spirit’, pri mi ne ploru vi;   ne postploru min per iu larmo;   spirit', ne ploru do pro mi!
Ĉar lumas jen en paco Dia   ĉar tie, kie mi restadas, tie estas paco,   Por paca ekzistad' min kaŝis
Eterna tago ja al mi.   tie lumas al mi eterna tago.   en brila tag' la bona Di'.
 
En tiu senaflikta foro   Tie, kie ĉiu ter-aflikto estas malaperinta,   Ne estas plu ĉagreno tera.
Memoru daŭre mi pri vi,   ne foriĝu via bildo al mi,   Eternas via bild' ĉe mi.
Por viaj vundoj kaj doloro   kaj mildigon por viaj vundoj,   Mi petos pri balzamo vera
Mildigon volas peti mi.   por via doloro volas mi elpetegi.   por vundoj kaj dolor' de vi.
 
Se venas kun flugilo sia   Se dum la nokto blove svingas siajn seraf-flugilojn   Se svingas Pac' en nokta ombro
La nokta paco al la Ter',   la paco super la mondo-regnon,   Serafflugilojn super Ter',
Ne pensu plu pri tombo mia,   ne pensu tiam plu pri mia tombo,   ne pensu plu pri mia tombo!
Salutas mi el stela sfer'.   ĉar el la stela spaco mi salutas vin.   Salutas mi el stela sfer'.
 
Traduko de la Germana poemo "Letzte Worte"
de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10
- †1848-05-24) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2004-05-16.

La trian strofon mi, Manfred Retzlaff,
ŝanĝis iom laŭ la modelo de la traduko
de Jossph Ferdinand Berger, uzante ankaŭ
la rimvortparon "Ter' - sfer'". En mia
unua traduko-provo de l' 26.08.1997 resp.
de l' 15.05.2004 mi iom tro ofte uzis la
rimvortojn "mi, vi, ĉi". Tio certe ne
estas tre bona solvo kaj efikas iom ĝena.
  Traduko de la Germana poemo "Letzte Worte"
de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10
- †1848-05-24) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2004-05-16.

Proksimuma laŭvorta Esperantigo de la
origina germana-lingva teksto
  Traduko de la Germana poemo "Letzte Worte"
de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10
- †1848-05-24) en Esperanton de
Joseph Ferdinand Berger (*1894-10-07 -
†1976-03-28) en 1958.

Tiu ĉi traduko de la poemo estas unue
publikigita en 1958, ĝi aperis en la
Esperanto-revuo "Norda Prismo", n-ro 58/2,
sur paĝo 74. Vidu ankau la ttt-ejon
"http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/
Revuoj/np/np5802/lastaj.html" de s-ro
Donald Harlow el Pinole CA-94564, Kalifornio.
Malgraŭ la supra indiko la poemo ne estas
verkita de la poetino mem, sed - laŭ pli
nova scienca ekkono - de ŝia nevino
Elisabeth, post la morto de Annette von
Droste-Hülshoff. Oni ĝis nun nur atribuis
la poemon al Annette von Droste-Hülshoff.

Pri Joseph Ferdinand Berger rigardu ankaŭ
la retejon http://wapedia.mobi/eo/Joseph_Ferdinand_Berger#2..