Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Ferdinand Berger Lastaj vortoj Esperanto 1958 Arg-467-160 2009-11-22 09:37 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Lastaj vortoj (0) Esperanto 2004-05-16 Arg-475-160 2004-05-16 17:17 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Lastaj vortoj (1) Esperanto 2004-05.15 Arg-316-160 2004-05-16 13:55 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Lastaj vortoj (2) Esperanto 2004-05-16 Arg-474-160 | MR-311-5 2004-05-16 13:52 Manfred nur tiun forigu
Annette von Droste-Hülshoff * Letzte Worte Germana Arg-315-160 2004-05-27 10:56 Manfred nur tiun aldonu

Annette von Droste-Hülshoff,
Lastaj vortoj (2)

 

Annette von Droste-Hülshoff,
Lastaj vortoj (0)

 
tradukita de Manfred Retzlaff   tradukita de Manfred Retzlaff
 
2a versio   Laŭvorta Esperantigo
 
Karuloj, kiam pasis mia   Amatoj, kiam forpasis mia spirito,
Spirit’, pri mi ne ploru vi;   ne postploru min per iu larmo;
Ĉar lumas jen en paco Dia   ĉar tie, kie mi restadas, tie estas paco,
Eterna tago ja al mi.   tie lumas al mi eterna tago.
 
En tiu senaflikta foro   Tie, kie ĉiu ter-aflikto estas malaperinta,
Memoru daŭre mi pri vi,   ne foriĝu via bildo al mi,
Por viaj vundoj kaj doloro   kaj mildigon por viaj vundoj,
Mildigon volas peti mi.   por via doloro volas mi elpetegi.
 
Se venas kun flugilo sia   Se dum la nokto blove svingas siajn seraf-flugilojn
La nokta paco al la Ter',   la paco super la mondo-regnon,
Ne pensu plu pri tombo mia,   ne pensu tiam plu pri mia tombo,
Salutas mi el stela sfer'.   ĉar el la stela spaco mi salutas vin.
 
Traduko de la Germana poemo "Letzte Worte"
de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10
- †1848-05-24) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2004-05-16.

La trian strofon mi, Manfred Retzlaff,
ŝanĝis iom laŭ la modelo de la traduko
de Jossph Ferdinand Berger, uzante ankaŭ
la rimvortparon "Ter' - sfer'". En mia
unua traduko-provo de l' 26.08.1997 resp.
de l' 15.05.2004 mi iom tro ofte uzis la
rimvortojn "mi, vi, ĉi". Tio certe ne
estas tre bona solvo kaj efikas iom ĝena.
  Traduko de la Germana poemo "Letzte Worte"
de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10
- †1848-05-24) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2004-05-16.

Proksimuma laŭvorta Esperantigo de la
origina germana-lingva teksto