Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Annette von Droste-Hülshoff * Letzte Worte Germana Arg-315-160 2004-05-27 10:56 Manfred nur tiun aldonu
Joseph Ferdinand Berger Lastaj vortoj Esperanto 1958 Arg-467-160 2009-11-22 09:37 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Lastaj vortoj (0) Esperanto 2004-05-16 Arg-475-160 2004-05-16 17:17 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Lastaj vortoj (2) Esperanto 2004-05-16 Arg-474-160 | MR-311-5 2004-05-16 13:52 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Lastaj vortoj (1) Esperanto 2004-05.15 Arg-316-160 2004-05-16 13:55 Manfred nur tiun forigu

Annette von Droste-Hülshoff,
Lastaj vortoj

 

Annette von Droste-Hülshoff,
Lastaj vortoj (1)

 

Annette von Droste-Hülshoff,
Lastaj vortoj (0)

 
tradukita de Joseph Ferdinand Berger   tradukita de Manfredo Ratislavo   tradukita de Manfred Retzlaff
 
    1a traduk-versio   Laŭvorta Esperantigo
 
Amatoj, kiam min forlasis   Karuloj, kiam pasis mia   Amatoj, kiam forpasis mia spirito,
spirit', ne ploru do pro mi!   Spirit’, pri mi ne ploru vi;   ne postploru min per iu larmo;
Por paca ekzistad' min kaŝis   Ĉar lumas jen en paco Dia   ĉar tie, kie mi restadas, tie estas paco,
en brila tag' la bona Di'.   Eterna tago ja al mi.   tie lumas al mi eterna tago.
 
Ne estas plu ĉagreno tera.   En tiu senaflikta foro   Tie, kie ĉiu ter-aflikto estas malaperinta,
Eternas via bild' ĉe mi.   Memoru daŭre mi pri vi,   ne foriĝu via bildo al mi,
Mi petos pri balzamo vera   Por viaj vundoj kaj doloro   kaj mildigon por viaj vundoj,
por vundoj kaj dolor' de vi.   Mildigon volas peti mi.   por via doloro volas mi elpetegi.
 
Se svingas Pac' en nokta ombro   Se nokte per flugilo sia   Se dum la nokto blove svingas siajn seraf-flugilojn
Serafflugilojn super Ter',   Pac' tuŝas tiun mondon ĉi,   la paco super la mondo-regnon,
ne pensu plu pri mia tombo!   Ne pensu plu pri tombo mia,   ne pensu tiam plu pri mia tombo,
Salutas mi el stela sfer'.   Vin de l' stelar' salutas mi.1)   ĉar el la stela spaco mi salutas vin.
 
Traduko de la Germana poemo "Letzte Worte"
de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10
- †1848-05-24) en Esperanton de
Joseph Ferdinand Berger (*1894-10-07 -
†1976-03-28) en 1958.

Tiu ĉi traduko de la poemo estas unue
publikigita en 1958, ĝi aperis en la
Esperanto-revuo "Norda Prismo", n-ro 58/2,
sur paĝo 74. Vidu ankau la ttt-ejon
"http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/
Revuoj/np/np5802/lastaj.html" de s-ro
Donald Harlow el Pinole CA-94564, Kalifornio.
Malgraŭ la supra indiko la poemo ne estas
verkita de la poetino mem, sed - laŭ pli
nova scienca ekkono - de ŝia nevino
Elisabeth, post la morto de Annette von
Droste-Hülshoff. Oni ĝis nun nur atribuis
la poemon al Annette von Droste-Hülshoff.

Pri Joseph Ferdinand Berger rigardu ankaŭ
la retejon http://wapedia.mobi/eo/Joseph_Ferdinand_Berger#2..
  Traduko de la Germana poemo "Letzte Worte"
de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10
- †1848-05-24) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2004-05.15.

La origina versio de tiu ĉi poemo estas
laŭ informo de l' 06.02.2003 fare de
d-rino Edda Baußmann de la societo "Annette
von Droste-Hülshoff" (Am Haus Rüschhaus
81, D-48161 Münster/Westfalen, Germanio,
bausmann@droste-gesellschaft.de,
www.droste-gesellschatf.de) ne verkita de
la poetino mem sed de ŝia nevino Elisabeth,
post ŝia morto.
  Traduko de la Germana poemo "Letzte Worte"
de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10
- †1848-05-24) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2004-05-16.

Proksimuma laŭvorta Esperantigo de la
origina germana-lingva teksto
 
    1) aŭ: Ĉar de l' stelar' salutas mi.