Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Berger, Joseph Ferdinand Lastaj vortoj Esperanto 1958 Arg-467-160 2009-11-22 09:37 Manfred nur tiun forigu
Droste-Hülshoff, Annette von * Letzte Worte Germana Arg-315-160 2004-05-27 10:56 Manfred nur tiun aldonu
Ratislavo, Manfredo Lastaj vortoj (1) Esperanto 2004-05.15 Arg-316-160 2004-05-16 13:55 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Lastaj vortoj (0) Esperanto 2004-05-16 Arg-475-160 2004-05-16 17:17 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Lastaj vortoj (2) Esperanto 2004-05-16 Arg-474-160 | MR-311-5 2004-05-16 13:52 Manfred nur tiun aldonu

Annette von Droste-Hülshoff,
Lastaj vortoj

 
tradukita de Joseph Ferdinand Berger
 
Amatoj, kiam min forlasis
spirit', ne ploru do pro mi!
Por paca ekzistad' min kaŝis
en brila tag' la bona Di'.
 
Ne estas plu ĉagreno tera.
Eternas via bild' ĉe mi.
Mi petos pri balzamo vera
por vundoj kaj dolor' de vi.
 
Se svingas Pac' en nokta ombro
Serafflugilojn super Ter',
ne pensu plu pri mia tombo!
Salutas mi el stela sfer'.
 
Traduko de la Germana poemo "Letzte Worte"
de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10
- †1848-05-24) en Esperanton de
Joseph Ferdinand Berger (*1894-10-07 -
†1976-03-28) en 1958.

Tiu ĉi traduko de la poemo estas unue
publikigita en 1958, ĝi aperis en la
Esperanto-revuo "Norda Prismo", n-ro 58/2,
sur paĝo 74. Vidu ankau la ttt-ejon
"http://donh.best.vwh.net/Esperanto/Literaturo/
Revuoj/np/np5802/lastaj.html" de s-ro
Donald Harlow el Pinole CA-94564, Kalifornio.
Malgraŭ la supra indiko la poemo ne estas
verkita de la poetino mem, sed - laŭ pli
nova scienca ekkono - de ŝia nevino
Elisabeth, post la morto de Annette von
Droste-Hülshoff. Oni ĝis nun nur atribuis
la poemon al Annette von Droste-Hülshoff.

Pri Joseph Ferdinand Berger rigardu ankaŭ
la retejon http://wapedia.mobi/eo/Joseph_Ferdinand_Berger#2..