Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Lastaj vortoj (2) Esperanto 2004-05-16 Arg-474-160 | MR-311-5 2004-05-16 13:52 Manfred nur tiun aldonu
Joseph Ferdinand Berger Lastaj vortoj Esperanto 1958 Arg-467-160 2009-11-22 09:37 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Lastaj vortoj (0) Esperanto 2004-05-16 Arg-475-160 2004-05-16 17:17 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Lastaj vortoj (1) Esperanto 2004-05.15 Arg-316-160 2004-05-16 13:55 Manfred nur tiun forigu
Annette von Droste-Hülshoff * Letzte Worte Germana Arg-315-160 2004-05-27 10:56 Manfred nur tiun aldonu

Annette von Droste-Hülshoff,
Lastaj vortoj (1)

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1a traduk-versio
 
Karuloj, kiam pasis mia
Spirit’, pri mi ne ploru vi;
Ĉar lumas jen en paco Dia
Eterna tago ja al mi.
 
En tiu senaflikta foro
Memoru daŭre mi pri vi,
Por viaj vundoj kaj doloro
Mildigon volas peti mi.
 
Se nokte per flugilo sia
Pac' tuŝas tiun mondon ĉi,
Ne pensu plu pri tombo mia,
Vin de l' stelar' salutas mi.1)
 
Traduko de la Germana poemo "Letzte Worte"
de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10
- †1848-05-24) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2004-05.15.

La origina versio de tiu ĉi poemo estas
laŭ informo de l' 06.02.2003 fare de
d-rino Edda Baußmann de la societo "Annette
von Droste-Hülshoff" (Am Haus Rüschhaus
81, D-48161 Münster/Westfalen, Germanio,
bausmann@droste-gesellschaft.de,
www.droste-gesellschatf.de) ne verkita de
la poetino mem sed de ŝia nevino Elisabeth,
post ŝia morto.
 
1) aŭ: Ĉar de l' stelar' salutas mi.