Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Annette von Droste-Hülshoff * Am Neujahrstag Germana Arg-309-157 2004-02-04 14:35 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Je l' novjartago Esperanto Arg-310-157 2004-03-30 15:52 mgr nur tiun forigu

Annette von Droste-Hülshoff,
Je l' novjartago

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Peziĝas la okuloj je vespero;
Adiaŭ, jar’ kun ĝojo kaj sufero!
Donacos novan jaron la ĉiel’.
La hom’ sin klinas antaŭ la Sinjoro,
Malnova falas, ĝermas nova floro
El la glacio kun Dieca bel’.
 
La nokto fuĝas, fuĝas dormo same;
Bonvenon, tag’, mi vin salutas ame!
Jen vi ja estas, kara nova jar’!
Majeste jen ĝi estas ja staranta,
La tutan teron brile ĉirkaŭanta,
Kun seriozo kaj matena klar’.
 
Mi portas novan provon de l’ Sinjoro
Al vi kuraĝa, forta homa koro,
kaduka tamen, mi salutas vin!
Mi vin salutas, kara jaro, ĝoje,
Se suferigos vi min ankaŭ foje,
Volonte kun la viv’ mi prenos ĝin.
 
Traduko de la Germana poemo "Am Neujahrstag"
de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10
- †1848-05-24) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).