Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Ci gepatra dom' Esperanto Arg-304-154 2004-02-04 13:24 Manfred nur tiun forigu
Annette von Droste-Hülshoff * Du Vaterhaus Germana Arg-303-154 2004-02-04 13:22 Manfred nur tiun aldonu

Annette von Droste-Hülshoff,
Ci gepatra dom'

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Gepatra dom’ kun ciaj turoj,
Cin kalme lulas la laget’;
En ci ankoraŭ viglas spuroj
de miaj lukto kaj impet’;
 
Sub foliar-volbaĵoj ciaj,
Sub kiuj gaje ludis mi,
Suspiroj ĉiam sonos miaj,
Postsignojn miajn gardos ci.
 
Traduko de la Germana poemo "Du Vaterhaus"
de Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10
- †1848-05-24) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).