Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Dektritilio, ĉapitro 4, La noktomeza meso Esperanto Arg-301-152 2014-12-20 19:50 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Wilhelm Weber * Dreizehnlinden, Kapitel 4, Die Mette Germana Arg-298-152 2014-12-20 19:51 Manfred nur tiun aldonu

Friedrich Wilhelm Weber,
Dektritilio, ĉapitro 4, La noktomeza meso

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
1 Noktomezo! Sonorilo
sonas, la monaĥoj piaj
devas jam ekstari tie
en malgrandaj ĉambroj siaj.
 
2 Vi vekiĝu, dormemuloj
de fojnsaka lito, ĉeso
estas nun de l’ nokto, iru
en preĝejon al la meso.
 
3 Ili ĉiuj kune iras
en la kirkon kun gigantaj
pilieroj, ŝtonvolbaĵon
kvazaŭ ŝultre portegantaj;
 
4 tien, kie murpentraĵoj
brilas en trankvilo, kie
ĉe l’ altar’ kandeloj flagras,
tie incenditaj pie. -
 
5 Kanto mia, nun memoru,
ĝuste diru al mi ĉiujn,
kiuj kantis, preĝis tie;
nomu al mi ĉiujn tiujn,
 
6 ties sorton kaj hejmlandon!
Ilin vidas mi enpaŝi;
kion ĉiu tiam pensis,
devas vi al mi malkaŝi;
 
7 ĉion, kvankam tio, jeno
povas ŝajni tro maldeca:
bonaj homoj estis ili,
ĉio estis ja homeca. -
 
8 Jen unue enen paŝis
la abat’ kun seriozo,
jam klinita de la jaroj,
forta kaj kun digna pozo;
 
9 fil’ de Saksa duk’ kaj Franka
princidin’, en juna aĝo
ĉasis lupojn en arbaro,
la Ardena, kun kuraĝo.
 
10 Ofte li en Hispanujo
tre aŭdacis en batalo;
malrespekti mondon, tempon
lin instruis Roncevalo.
 
11 Kun Rolando li batalis,
kiun trafis morta sago;
la araboj fine venkis,
fine sinkis la krucflago.
 
12 Ofte en batal’ sin movas
la abat’ en sonĝo sia,
kvazaŭ sonus jen la lasta
voko de kompano lia.
 
13 Sonis tra animo lia
la Rolanda melodio,
kaj mallaŭte li suspiris:
„Vanta, vana estis ĉio!“ -
 
14 Venis tiam la prioro,
malmultkapharara nure,
bluokula kaj altkreska,
estis saksdevena pure.
 
15 Fluis barb’ de liaj lipoj
mola, longa; kaj traglitis
ties bukloj liajn fingrojn
ofte, kiam li meditis.
 
16 Kie faras tra rokpordo
sian vojon la Vezero,
jen situis lia korto,
la praava, ce l’ rivero.
 
17 Lerta je parol’ kaj lango
lernis vire li diskuti;
sciis akre, tranĉe uzi
ĝin, se devis li disputi.
 
18 Fluis ja en liaj vejnoj
Spita sango de l’ Germanoj,
li kverelis kun la Slavoj,
Keltoj kaj la Romianoj.
 
19 Sed al bruskaj kontraŭuloj
skribis li en juna aĝo
glave sian opinion
kaj sur brust’ kaj sur vizaĝo.
 
20 Sed li nun plitrankviliĝis;
nur se memorigis iu
jenan tagon de Verdeno,1)
jenan sangan tagon, kiu
 
21 estis nigra por la Saksoj,
tiam sentis li koleron;
sed li sciis bridi siajn
sentojn kaj la maltoleron;
 
22 ĉar li servis virfidele
al la duko, filo Dia,
kiu krucon kaj dornkronon
havas en standardo sia.
 
23 Estas trista li hodiaŭ;
antaŭvidas li, ke iam
venos la malbon’ de tiuj,
kiuj l’ krucon portis tiam;
 
24 ke de l’ okcident’ minacos
rab’, perforto kaj falsigo
de l’ germana jur’ kaj moron
inundanta romanigo.
 
25 Levis li profetajn siajn
vidojn supren al l’ altaro:
„Gracu al patrujo mia,
ho Sinjoro de l’ homaro!“ -
 
26 Iris poste softapaŝe
Heribert’, pensulo pala;
staris lia hejmo en la
region’ Mozelo-vala.
 
27 Multajn jarojn en Francio
li atendis, ke akiru
li neekkonitan scion,
ke saĝul’ al li ĝin diru.
 
28 Koni ĉiujn mondajn leĝojn,
tio estis lia celo:
li sin kontentigis je la
studo de Aristotelo.
 
29 Nun li pensas pri l’ problemo,
ĉu virt’ aposteriore
venas el instru’ kaj sperto
aŭ ĉu sidas ĝi enkore. -
 
30 Tiam venis Luithardo,
el nobela familio,
falk-okula, en montaro
kreskis tiu ĉi abio.
 
31 Al ĉasad’ kutimiĝinte
en arbar’, sur erikejo,
li havigis ĉion por la
monaĥeja kuirejo.
 
32 Lupojn, vulpojn li insidis,
kiuj estis vera plago;
eĉ la ursojn li atakis
per la arko kaj la sago.
 
33 „Ĉu sukcesos mi,“ li pensis,
„morgaŭ urogalon pafi?
Ĉe tagiĝo, dum amludo,
tiam povos mi gin trafi.“ -
 
34 Enen paŝis patro Ivo,
kiun ja konvenis plie
porti kaskon kaj kirason
ol monaĥ-cemizon pie.
 
35 Devis li la patrajn gregojn
gardi en junaĝo sia;
estis disbatita tie
de ŝtelist’ vizago lia.
 
36 Disfendiĝis de orelo
ĝis orelo la cikatro.
„Iru en la monaĥejon!“
diris al li lia patro.
 
37 Li malantaŭ monaĥejaj
muroj sin instrui lasis,
la latinan ekzamenon
li malbone nur trapasis.
 
38 Sed komprenis li rapide
de la nombroj la misteron,
kaj al firma konstruaĵo
li kunmetis ĉiun eron.
 
39 Kiam oni ekkonstruis
tiun monaĥejan domon,
oni vidis gaje iri
tien ĉi ĉi tiun homon.
 
40 Pensas li nun: „Al sanulo
sendas malsanecon Dio;
Estis mi vundata ege,
kaj saviĝis mi per tio.“ -
 
41 Venis tiam sesa frato,
de l’ Bruktrera tribo ano,
kiuj portas lignajn ŝuojn,
nutras sin per nigra pano,
 
42 homoj palaj kaj trankvilaj,
kiuj kredas je fantomoj;
nokte ŝvebas tiuj cirkaŭ
marĉoj kaj iliaj domoj.
 
43 Ĉar li serĉis la trankvilon
for de l’ hejma kabanaro,
lin konsolis kaj akceptis
episkopo Hatumaro.
 
44 Gardis lin la frat’ Tankmaro,
ke ne trou la fervoro;
eĉ ĉi tie li ne trovis
la trankvilon de la koro.
 
45 Je la vivo enĉiela
tage, nokte li sopiris:
„Havu la anim’ flugilojn!“
ofte plore li suspiris. -
 
46 Vigle post li paŝis enen
nun la frato Sigevardo.
De l’ deklivoj de l’ Osningo2)
venis tiu gaja bardo.
 
47 Sur dancfestoj aŭ kortegoj,
siajn kantojn jen kantante,
vagis li tra multaj landoj,
violonon jen ludante.
 
48 Vidis li la delegiton
de Haruno Alraŝido,
- ankaŭ ties elefanton,
por li pli impona vido -,
 
49 kiam li ĉe l’ rega korto
ludis siajn melodiojn,
vidis ankaŭ la unuajn
elmontritajn jen simiojn.
 
50 Kiam pro venteg’ taŭziĝas
de la migrobird’ plumaro,
tiam laca gi volonte
sin sidigas en arbaro.
 
51 Sigevardo, la vagulo,
forfuginta mondajn bruojn,
antaŭ la preĝejan pordon
metis siajn migroŝuojn.
 
52 Estas tolerebla eble
por la falko la ĉapeto;
kant’ nereteneble fluas
el la koro de poeto.
 
53 Ankaŭ en la monaĥejo
sonis liaj kantoj belaj;
sed la kantoj pri l’ Osningo
hejma estis la plej helaj.
 
54 Ĵus en lian kapon venis
moka vers’ pri Franka rato:
„Kiam ridos la prioro,
ĉagrenigos la abato!“ -
 
55 Hato venis, altafrunta,
kun rigardoj goj-ebriaj;
venis li de l’ land’ de l’ Rejno
kun vinberplantejoj ĝiaj.
 
56 Ivo diris pri li ŝerce:
„Nutris lin patrino lia
per vinbera mosto dolĉa,
ne per propra lakto sia!“
 
57 Frue li dediĉis sin jam
al la servo eklezia;
trovi versojn, melodiojn
estis ŝat-okupo lia.
 
58 Ankaŭ sciis li bildigi
per koloroj viv-fidelaj
historiojn religiajn,
kaj en bildoj rave belaj.
 
59 Pentras li enpense, kiel
reekstaris Kristo glore,
falis malamikoj dorsen,
kantis angelar’ adore. -
 
Traduko de la Germana poemo "Dreizehnlinden,
Kapitel 4, Die Mette" de Friedrich Wilhelm
Weber (Frederiko Vilhelmo Vebero, *1813-12-25
- †1894-04.05) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04).
 
1) Ĉe Verdeno (germane: Verden an der Aller),
situanta en la nuna germana provinco
Malsupra Saksio, la Franka reĝo Karlo,
nomata la Granda, lasis laŭ iu raporto
senkapigi proksimume 4.500 Saksajn
nobelulojn, kiuj estis ribelintaj kontraŭ
lia reĝimo.
2) „Osningo“ (germane: Osning) estas
malnova nomo de la Teŭtoburga Arbaro,
montaro en norda Germanio.