Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Dolĉa sekreteco Esperanto 2000-07-31 Arg-24-15 2014-02-14 13:14 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Süße Heimlichkeit Germana 2000-07-31 Arg-25-15 2005-08-26 08:15 Manfred nur tiun aldonu
Stine Andresen * Swet hiamelkhaid Frisa Arg-23-15 2003-10-12 00:45 mgr nur tiun aldonu

Stine Andresen,
Dolĉa sekreteco

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Mi estas via, estas vi
en mia kor', kaj tio ĉi
sekreto estas nia.
Sekreto dolĉa estas ĝi,
ĉar scias ĝin nur ambaŭ ni
kaj certe ne alia.
 
Mi longe ne plu vidis vin!
Aĥ, estu jam de l' tago fin'!
Foriĝu jam la suno!
Feliĉaj horoj venas ja
por ni, dum nokte brilas la
stelaro kaj la luno.
 
Karulo, kiam en la dom'
profunde dormas ĉiu hom',
mi sidos atendante
vin enĝardene. Venu vi
la pordon - ĉar bruetas ĝi -
mallaŭte malfermante!
 
Traduko de la Frisa poemo "Swet hiamelkhaid"
de Stine Andresen (geb. Jürgens, *1849-12-23
- †1927-05-13) en Esperanton de
Manfredo Ratislavo (Manfred Retzlaff,
Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio,
*1938-11-04) en 2000-07-31.

Pri la poetino vidu la vikipedajn retejojn
http://de.wikipedia.org/wiki/Stine_Andresen
kaj http://frr.wikipedia.org/wiki/Stine_Andresen.