Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Willy Nüesch [Kiel de via ĉarm' deiĝus mi] Esperanto Arg-292-146 2013-08-28 18:49 Manfred nur tiun forigu
Christian Morgenstern * [Wie macht ich mich von DEINEM Zauber los] Germana Arg-291-146 2004-02-29 20:25 Manfred nur tiun aldonu

Christian Morgenstern,
[Kiel de via ĉarm' deiĝus mi]

 
tradukita de Willy Nüesch
 
Kiel de VIA ĉarm' deiĝus mi
kaj ree infre en profund' min lokus,
kaj redescendus al mallum-medi',
se VIA est' ne ankaŭ tie vokus,
per kies brilo mi ĉi tie min
samkiel papili' en lum regalas,
sed sen ke la perfekta don' fatalas
al mi kiel pere' kaj morta fin'.
 
Kiel de tia lok' mi iri povus,
kiu por ĉiu rev' feliĉa cel',
se ne sufer' grandega plu sin trovus,
kaŝita eĉ de tiu ĉi ĉiel'.
Ĉar mi pikilon ĝian sentas flami,
mi de VI iras nur kun brula sin',
por VIN en tiu mondo eĉ pli ami,
kie ne vidas ili sunon VIN.
 
De amo tiel de vi sobpelita
de ĉiel' al tero, tamen scias mi:
nur re kaj re de VI mem penetrita,
ĝojportas jugon mi de ĉi misi'.
VI devis kiel fonto min inspiri,
sen ĉes' min novigante kun fidel'.
Nun kiel vi mi povas inferiri,
ĉar ĉiam min junigas VIA ĉiel'.
 
Traduko de la Germana poemo "[Wie macht
ich mich von DEINEM Zauber los]" de
Christian Morgenstern (Kristiano Matenstelo,
*1871-05-06 - †1914-03-31) en
Esperanton de Willy Nüesch (Etzelstr. 6,
CH-8634 Hombrechtikon, Svislando,
*1927-05-09).

La tradukinto Willy Nüesch (Etzelstr. 6,
CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, telefono:
+41-(0)31-302 66 56) donis al mi, Manfred
Retzlaff, la permeson publikigi siajn
poem-tradukojn en mia interreta poem-kolekto
"Argiope.bl0rg.net". Li ankaŭ kontrolis
tiun chi elpresaĵon kaj mi korektis
tajperarojn laŭ liaj indikoj.
Tiu ĉi lia traduko aperis en la literatura
revuo "Fonto" n-ro 274 en Oktobro 2003.