Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Mohr * Weihnachtslied Germana 1818 Arg-269-136 2004-01-25 14:58 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 04 Kristnaska kanto Esperanto Arg-270-136 2012-07-26 15:23 Manfred nur tiun aldonu
Joachim Gießner Paca nokt' Esperanto Arg-271-136 2004-01-25 15:29 Manfred nur tiun forigu

Joseph Mohr,
Paca nokt'

 
tradukita de Joachim Gießner
 
Paca nokt', sankta hor’,
malkviet’ foras for.
Nur maldormas la sankta par',
knabo eta kun bukla harar'
dormu en ĉiela trankvil’,
dormu en ĉiela trankvil’!
 
Paca nokt', sankta hor’,
paŝtistar’ en ador’.
Tra l’angela haleluja
al la mond’ sonegas ja:
venis Krist’, la Savant’,
venis Krist’, la Savant’.
 
Paca nokt', sankta hor’,
dia fil’, via kor’
donas amon dian sen fin’,
de malbon’ vi savis ja nin,
Krist’, per via naskiĝ’,
Krist’, per via naskiĝ’.
 
Traduko de la Germana poemo "Weihnachtslied"
de Joseph Mohr (*1792 - †1848) en
Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23
- †2003-11-25).

La tradukinto, Joachim Giessner, estis
ĝis 2002 la estro de Germana Fervojista
Esperanto-Asocio. Li tradukis multajn
kantojn en la Internacian Lingvon. Kelkaj
troviĝas en aldono al la ttt-pagharo de
GEA http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html
kaj ankaŭ en la kantlibro "Mia kantaro"
de Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050
Villingen-Schwenningen, tel. +49-(0)7721-508891,
retpoŝto: Josef.Schiffer@esperanto.de.