Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner Paca nokt' Esperanto Arg-271-136 2004-01-25 15:29 Manfred nur tiun aldonu
Joseph Mohr * Weihnachtslied Germana 1818 Arg-269-136 2004-01-25 14:58 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 04 Kristnaska kanto Esperanto Arg-270-136 2012-07-26 15:23 Manfred nur tiun forigu

Joseph Mohr,
Kristnaska kanto

 
tradukita de N. N. 04
 
1. Paca nokt', sankta nokt'!
Mutas nun eĉ la vent'.
Jen maldormas nur amplena par';
ĉarma knabo kun bukla harar'.
Dormu plu en silent'!
Dormu plu en silent'!
 
2. Paca nokt', sankta nokt'!
Tra l' aer' vibras kant'.
Al paŝtistoj proklamas anĝel':
Li kondukos vin al la ĉiel',
Li, de l' mondo Savant',
Li, de l' mondo Savant'.
 
3. Paca nokt', sankta nokt'!
En la mond' Fil' de Di'!
Am' radias al ni el ĉi kor'.
Por elsavo nun sonas la hor':
Krist' naskiĝis por ni!
Krist' naskiĝis por ni!
 
Traduko de la Germana poemo "Weihnachtslied"
de Joseph Mohr (*1792 - †1848) en
Esperanton de N. N. 04.

Tiu ĉi traduko de la konata germanalingva
kristnaska kanto konsistas nur el la unua,
sesa kaj dua strofoj (en tiu ĉi vico) de
la origina sesstrofa teksto de la kanto.
Vidu en http://www.stillenacht.info/de/stillenacht/d_noten.htm.
Estas la tri strofoj, kiuj estas konataj
kaj kutime kantataj. La Esperantigo de
ĉiuj ses strofoj troviĝas en tiu ĉi
poem-kolekto Argiop.bl0rg.net sub
la poem-titolo "Stille Nacht".