Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joseph Mohr * Weihnachtslied Germana 1818 Arg-269-136 2004-01-25 14:58 Manfred nur tiun forigu
N. N. 04 Kristnaska kanto Esperanto Arg-270-136 2012-07-26 15:23 Manfred nur tiun forigu
Joachim Gießner Paca nokt' Esperanto Arg-271-136 2004-01-25 15:29 Manfred nur tiun forigu

Joseph Mohr,
Weihnachtslied

 

Joseph Mohr,
Paca nokt'

 

Joseph Mohr,
Kristnaska kanto

 
    tradukita de Joachim Gießner   tradukita de N. N. 04
 
1. Stille Nacht, heilige Nacht!   Paca nokt', sankta hor’,   1. Paca nokt', sankta nokt'!
Alles schläft, einsam wacht   malkviet’ foras for.   Mutas nun eĉ la vent'.
nur das traute, hochheilige Paar.   Nur maldormas la sankta par',   Jen maldormas nur amplena par';
Holder Knabe im lockigen Haar,   knabo eta kun bukla harar'   ĉarma knabo kun bukla harar'.
schlaf in himmlischer Ruh,   dormu en ĉiela trankvil’,   Dormu plu en silent'!
schlaf in himmlischer Ruh!   dormu en ĉiela trankvil’!   Dormu plu en silent'!
 
2. Stille Nacht, heilige Nacht!   Paca nokt', sankta hor’,   2. Paca nokt', sankta nokt'!
Hirten erst kundgemacht.   paŝtistar’ en ador’.   Tra l' aer' vibras kant'.
Durch der Engel Halleluja   Tra l’angela haleluja   Al paŝtistoj proklamas anĝel':
tönt es laut von fern und nah:   al la mond’ sonegas ja:   Li kondukos vin al la ĉiel',
Christ, der Retter ist da,   venis Krist’, la Savant’,   Li, de l' mondo Savant',
Christ, der Retter ist da!   venis Krist’, la Savant’.   Li, de l' mondo Savant'.
 
3. Stille Nacht, heilige Nacht!   Paca nokt', sankta hor’,   3. Paca nokt', sankta nokt'!
Gottes Sohn, o wie lacht   dia fil’, via kor’   En la mond' Fil' de Di'!
Lieb' aus deinem göttlichen Mund,   donas amon dian sen fin’,   Am' radias al ni el ĉi kor'.
da schlägt uns die rettende Stund',   de malbon’ vi savis ja nin,   Por elsavo nun sonas la hor':
Christ, in deiner Geburt!   Krist’, per via naskiĝ’,   Krist' naskiĝis por ni!
Christ, in deiner Geburt!   Krist’, per via naskiĝ’.   Krist' naskiĝis por ni!
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Joseph Mohr (*1792 - †1848),
publikigita 1818.

Diese Fassung des bekannten deutschen
Weihnachtsliedes entspricht dem in
deutschsprachigen evangelischen Gesangbüchern
gewöhnlich abgedruckten Text der ersten,
sechsten und zweiten Strophe der ursprünglich
sechsstrophigen Urfassung. Siehe
http://www.stillenacht.info/de/stillenacht/d_noten.htm
  Traduko de la Germana poemo "Weihnachtslied"
de Joseph Mohr (*1792 - †1848) en
Esperanton de Joachim Gießner (*1913-12-23
- †2003-11-25).

La tradukinto, Joachim Giessner, estis
ĝis 2002 la estro de Germana Fervojista
Esperanto-Asocio. Li tradukis multajn
kantojn en la Internacian Lingvon. Kelkaj
troviĝas en aldono al la ttt-pagharo de
GEA http://www.esperanto.de/kantoj/index-giessner.html
kaj ankaŭ en la kantlibro "Mia kantaro"
de Josef Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050
Villingen-Schwenningen, tel. +49-(0)7721-508891,
retpoŝto: Josef.Schiffer@esperanto.de.
  Traduko de la Germana poemo "Weihnachtslied"
de Joseph Mohr (*1792 - †1848) en
Esperanton de N. N. 04.

Tiu ĉi traduko de la konata germanalingva
kristnaska kanto konsistas nur el la unua,
sesa kaj dua strofoj (en tiu ĉi vico) de
la origina sesstrofa teksto de la kanto.
Vidu en http://www.stillenacht.info/de/stillenacht/d_noten.htm.
Estas la tri strofoj, kiuj estas konataj
kaj kutime kantataj. La Esperantigo de
ĉiuj ses strofoj troviĝas en tiu ĉi
poem-kolekto Argiop.bl0rg.net sub
la poem-titolo "Stille Nacht".