| eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
| verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
|---|---|---|---|---|---|---|
| N. N. 02 | * Soldatenlied | Germana | Arg-265-134 | 2005-02-05 19:34 Manfred | nur tiun aldonu | |
| Hans-Georg Kaiser | Soldatokanto | Esperanto | Arg-266-134 | 2005-02-03 11:12 Manfred | nur tiun forigu |
N. N. 02, |
| tradukita de Hans-Georg Kaiser |
| 1. Turniĝi kien mi povus |
| en tiu trista temp'? |
| En ĉiu loko sin trovus |
| milit' kaj malkontent'. |
| La rekrutiga band', |
| nin ĉasas en la land'. |
| Soldato ĉiu fariĝu: |
| servisto kiel vagant'. |
| 2. En nokto ili alvenis |
| kun ruz' al mia lit'. |
| La leŭtenant' min ekprenis, |
| ne eblis plu evit'. |
| "Ekstaru, pigra frat', |
| vin vokas via ŝtat'. |
| Soldatojn ni bezonas, |
| ne eblas iu kompat'." |
| 3. Mi marŝas en katenoj |
| simile al kaptit'. |
| Batate sub malbenoj, |
| mi stumblas al milit'. |
| Ho, Dio, gardu min, |
| mi ege petas vin! |
| La sorton mi akceptos, |
| mi eble kulpas ĝin. |
| 4. La reĝo nun decidis, |
| ke estas do milit'. |
| Soldatojn oni mortigas |
| batale sen hezit'. |
| Militoj voras nin, |
| rekrutojn kiel min. |
| Milmiloj devas morti, |
| sur kampoj sternas sin. |
| 5. Por l' reĝo mi batalos, |
| ĝis mi ne vivos plu, |
| ĝis mia korpo falos |
| en tombon en la fru'. |
| Jen la soldatofin'! |
| Ho, Di', kompatu nin! |
| Tre multaj jam formortis. |
| Kaj kiam trafos min? |
| 6. Se la kanonoj knalas, |
| ektremas la aer'. |
| La kamaradoj falas |
| kaj sinkas al la ter'. |
| Ĝemad' el ĉiu flank' |
| en la soldata rang' |
| Torentoj ruĝaj fluas. |
| Ho, vi senkulpa sang'. |
| 7. "Adiaŭ nun, familio, |
| amik', doloras tre, |
| Mi devas nun, ĉe Dio, |
| al nia rezidej'. |
| Se restos kampe mi, |
| preĝu por mi al Di'. |
| Ĉielen Li min prenu, |
| animon mian al si." |
| 8. "Ho, patro kaj gefratoj, |
| do jam ne ploru min. |
| Mi marŝas kun soldatoj, |
| ne eblas ŝanĝi ĝin. |
| Regas en tiu sfer' |
| nur mon' kaj malsincer' |
| Riĉuloj restas hejme, |
| soldatojn kovros ter'." |
| Traduko de la Germana poemo "Soldatenlied" de N. N. 02 en Esperanton de Hans-Georg Kaiser (Cezar, *1954-05-21). Tiu ĉi germana poemo, kies verkinto estas nekonata, ekestis verŝajne en la 18a jarcento. La unua, kvara kaj oka strofoj troveblas ekzemple en la interreto en "http://www.molwert.de/Lieder". Tie troviĝas ankaŭ la melodio de la kanto, kiun oni povas ekaŭdi tie pere de aŭdio-konektilo, se oni alklakas sur la koncerna ttt-pagho la suban ŝaltilon. |