Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 02 * Soldatenlied Germana Arg-265-134 2005-02-05 19:34 Manfred nur tiun forigu
Hans-Georg Kaiser Soldatokanto Esperanto Arg-266-134 2005-02-03 11:12 Manfred nur tiun forigu

N. N. 02,
Soldatenlied

 

N. N. 02,
Soldatokanto

 
    tradukita de Hans-Georg Kaiser
 
1. Wo soll ich mich hinwenden   1. Turniĝi kien mi povus
in dieser schlechten Zeit.   en tiu trista temp'?
An allen Orten und Enden   En ĉiu loko sin trovus
ist nichts als Haß und Streit.   milit' kaj malkontent'.
Rekruten fanget man,   La rekrutiga band',
soviel man haben kann.   nin ĉasas en la land'.
Soldat muß alles werden,   Soldato ĉiu fariĝu:
sei einer Knecht oder Mann.   servisto kiel vagant'.
 
2. Mit List hat man mich g'fangen,   2. En nokto ili alvenis
als ich im Bette schlief,   kun ruz' al mia lit'.
da kam der Hauptmann 'gangen,   La leŭtenant' min ekprenis,
ganz leise auf mich griff:   ne eblis plu evit'.
"Ei Bruder! Bist du da?   "Ekstaru, pigra frat',
Von Herzen bin ich froh!   vin vokas via ŝtat'.
Steh' auf, Soldat musst werden,   Soldatojn ni bezonas,
das ist nun einmal so!"   ne eblas iu kompat'."
 
3. So bin ich nun gefangen,   3. Mi marŝas en katenoj
mit Eisen angelegt.   simile al kaptit'.
Als wäre ich durchgegangen,   Batate sub malbenoj,
so hat man mich belegt.   mi stumblas al milit'.
Ach Gott, verleih' Geduld,   Ho, Dio, gardu min,
ich bitt' um deine Huld!   mi ege petas vin!
Mein Schicksal will ich tragen,   La sorton mi akceptos,
vielleicht hab' ich's verschuld't.   mi eble kulpas ĝin.
 
4. Der Kaiser hat beschlossen,   4. La reĝo nun decidis,
zu ziehn in fremdes Land.   ke estas do milit'.
Viel Krieger werden erschossen,   Soldatojn oni mortigas
getroffen von Feindes Hand.   batale sen hezit'.
Das ist der Kriege Lauf,   Militoj voras nin,
Regenten steigen auf.   rekrutojn kiel min.
Vieltausend von uns   Milmiloj devas morti,
müssen ihr Leben geben drauf.   sur kampoj sternas sin.
 
5. Dem König muss ich dienen,   5. Por l' reĝo mi batalos,
so lang ich's Leben hab'.   ĝis mi ne vivos plu,
Werd' ich einmal erschossen,   ĝis mia korpo falos
wirft man den Leib ins Grab.   en tombon en la fru'.
Allwo in einer Schicht -   Jen la soldatofin'!
ach Gott erbarme dich! -   Ho, Di', kompatu nin!
viel Kamerad begraben,   Tre multaj jam formortis.
vielleicht betrifft's auch mich!   Kaj kiam trafos min?
 
6. Man hört Kanonen knallen,   6. Se la kanonoj knalas,
dass es die Luft erschallt.   ektremas la aer'.
Viel tausend Brüder fallen,   La kamaradoj falas
verlieren ihr' Gestalt.   kaj sinkas al la ter'.
seufzen in ihrem Blut,   Ĝemad' el ĉiu flank'
das stromweis fließen tut,   en la soldata rang'
müssen den Geist aufgeben,   Torentoj ruĝaj fluas.
o du unschuldig's Blut!   Ho, vi senkulpa sang'.
 
7. "Adje nun, Vater, Mutter,   7. "Adiaŭ nun, familio,
adje, mein lieber Freund!   amik', doloras tre,
Muss mich zur Reis' begeben,   Mi devas nun, ĉe Dio,
zur Residenz noch heut'.   al nia rezidej'.
Der Himmel schütze euch!   Se restos kampe mi,
Wann ich im Feld bleib',   preĝu por mi al Di'.
betet für meine Seele,   Ĉielen Li min prenu,
dass ich komm' ins Himmelreich!"   animon mian al si."
 
8. "Ach Vater, Schwester, Bruder,   8. "Ho, patro kaj gefratoj,
stellt euer Weinen ein!   do jam ne ploru min.
Es kann nicht Anders helfen,   Mi marŝas kun soldatoj,
Soldat' muss ich jetzt sein.   ne eblas ŝanĝi ĝin.
's regieret in der Welt   Regas en tiu sfer'
die Falschheit und das Geld.   nur mon' kaj malsincer'
Der Reiche kann sich helfen,   Riĉuloj restas hejme,
der Arme muss ins Feld."   soldatojn kovros ter'."
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
N. N. 02.

Dieses Lied, dessen Verfasser unbekannt
ist, stammt wahrscheinlich aus dem 18.
Jahrhundert. Die erste, vierte und achte
Strophe ist nachzulesen im Internetz unter
"http://www.molwert.de/Lieder" Dort ist
auch die Singweise angegeben, die man
über einen Audio-Anschluss abhören kann.
  Traduko de la Germana poemo "Soldatenlied"
de N. N. 02 en Esperanton de Hans-Georg
Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

Tiu ĉi germana poemo, kies verkinto estas
nekonata, ekestis verŝajne en la 18a
jarcento. La unua, kvara kaj oka strofoj
troveblas ekzemple en la interreto en
"http://www.molwert.de/Lieder". Tie
troviĝas ankaŭ la melodio de la kanto,
kiun oni povas ekaŭdi tie pere de
aŭdio-konektilo, se oni alklakas sur la
koncerna ttt-pagho la suban ŝaltilon.