Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner Al la ĝojo Esperanto Arg-889-133 2008-02-27 19:35 Manfred nur tiun aldonu
Kálmán Kalocsay Al la ĝojo Esperanto 1958 Arg-263-133 2004-01-16 21:13 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo Al la ĝojo Esperanto 1982 Arg-264-133 2004-01-16 21:22 Manfred nur tiun aldonu
Friedrich Schiller * An die Freude Germana Arg-262-133 2004-01-16 21:17 Manfred nur tiun aldonu

Friedrich Schiller,
Al la ĝojo

 
tradukita de Kálmán Kalocsay
 
Ĝoj'! Fajrero belradia!
Elizea di-filin'!
fajrebrie ni al via
templo iras, preĝi vin.
Ĉesu, de vi sorĉligate
de l' rigora mod' la ŝir',
ĉiuj homoj sentas frate,
se vi ŝirmas per flugil'.
 
Ĥoro:
Jen brakumoj al milmiloj,
Jen ĉi kis' al tuta mond'!
Fratoj! super stela rond'
loĝas patro por ni, filoj!
 
Se la granda ĵet' bontrafis
kaj amikon gajnis vi,
se virina am' vin ravis:
Vin enmiksu kun ĝojkri'!
Jes, se eĉ nur unu koro
estas via en la mond'!
Kaj se ne -- do vin kun ploro
ŝtelu for el nia mond'.
 
Ĥoro:
Ĉiu sub ĉielo glata
donu sin al simpati',
al la steloj gvidas ĝi,
kie tronas Nekonata.
 
Ĉiu sur la brust' Natura
suĉas sukon de la ĝoj'
kor' malbona, koro pura
sekvas ŝin laŭ roza voj'.
Ŝi vinberojn, kisojn donas
kaj amikon sen pridub',
en volupt' la vermo dronas,
vidas Dion la kerub'.
 
Ĥoro:
Ĉu genuas vi, milmiloj?
Vi kreinton sentas, mond'?
Serĉu super stela rond',
loĝas Li trans astro-briloj!
 
En eterno de l' Naturo
Ĝojo estas la risort'.
En la mondhorloĝ' por kuro
radojn pelas ŝia fort'.
Ŝi el ĝermoj logas berojn,
sunojn regas ŝia gvid'
Ŝi tra l' spaco rulas sferojn
trans la astronoma vid'.
 
Ĥoro:
Kiel sur la pompaj vojoj
sunoj sur la firmament',
gaje marŝu, frata gent',
kiel venki la herooj!
 
Esploriston ŝi alridas
el la fajrspegul' de l' Ver',
sur krutaĵ' de l' Virto gvidas
ŝi la homon de toler',
sur Kred-Monto sunobrila
flirtas ŝia flag' el or',
ŝin tra l' fendo ĉerk-kovrila
vidas ni en anĝel-ĥor'.
 
Ĥoro:
Ho toleron, paciencon,
fratoj, por pli bona mond'!
Donos super stela rond'
granda Dio rekompencon!
 
Ĉu pripagi diojn? Vanto!
Ĉu simili? Bela pen'!
Venu ĝoji kun ĝojanto
la mizero, la ĉagren'.
Venĝ'? Kolero? En forgeson!
Jen pardon' al malamik'!
Liaj larmoj havu ĉeson,
lin ne boru pento-pik'.
 
Ĥoro:
En ŝuldlibroj plu nenio!
Mondon regu harmoni'!
Fratoj! Kiel juĝis vi,
tiel juĝos pri vi Dio!
 
Ĝojo ŝaŭmas en pokaloj,
en orsango de l' vinber',
mildon trinkas kanibaloj,
heroecon malesper'.
Se rondiras la botelo,
fratoj, saltu el la sid',
ŝprucu ŝaŭmo al ĉielo:
Jen ĉi glas', por Bon-Spirit'!
 
Ĥoro:
Himnas Lin abismo stela,
serafar' kun glora cit'.
Jen ĉi glas' por Bon-Spirit',
supre, trans la tend' ĉiela!
 
En suferoj: firma forto,
al senhelpaj: ŝirma brust',
eternec' al ĵura vorto,
eĉ al malamiko: just'.
Virfiero kontraŭ tronoj,
kvankam sangon kostu spit',
al merito estu kronoj,
kaj pereo al insid'!
 
Ĥoro:
Fermu vin en sankta rondo,
Ĵuru do kun glaso-lev',
pri l' fidelo al la Dev',
je l' Reganto de l' Stel-Mondo!
 
Traduko de la Germana poemo "An die Freude"
de Friedrich Schiller (Frederiko Ŝilero,
*1759 - †1805) en Esperanton de
Kálmán Kalocsay (Kalmano Kaloĉajo,
*1911 - †1976) en 1958.