Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 00 * Jahreswechsel Germana Arg-258-131 2004-01-12 19:17 Manfred nur tiun forigu
Ratislavo, Manfredo Jartransiĝo Esperanto 1986 Arg-259-131 | MR-200-4a 2004-01-12 18:56 Manfred nur tiun forigu

N. N. 00,
Jahreswechsel

 

N. N. 00,
Jartransiĝo

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Nun ist das Jahr zu End’ gebracht   Veninta estas nun la fin’
bis an die letzte Mitternacht,   de l’ jar’; ĝi proksimigis nin
hat uns gebracht viel Freud’ und Leid   kun ĝojo kaj sufer’ por ni
und näher an die Ewigkeit.   al la eterno iom pli.
Das alte Jahr geht still dahin,   La jar’ forpasas en kviet’,
das neue schweigt im Anbeginn.   la nova venas kun sekret’.
Wir wissen nicht, was kommt, was wird,   Ne scias la estonton ni,
doch Gott ist unser guter Hirt.   sed gardas nin ja nia Di’.
So treten wir von neuem ein!   La jaron enpaŝante, Vin,
Herr, laß das Jahr gesegnet sein!   Sinjor’, ni petas: Benu ĝin!
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
N. N. 00.

Das Gedicht war abgedruckt in einer Ausgabe
aus dem Jahre 1986 der Zeitung "Kirche
und Leben", des Organs des Bistums
Münster/Westfalen.
  Traduko de la Germana poemo "Jahreswechsel"
de N. N. 00 en Esperanton de Manfredo
Ratislavo (Manfred Retzlaff, Stettiner
Str. 16, D-59302 Oelde, Germanio, *1938-11-04)
en 1986.

Troviĝis tiu poemo en numero el la jaro
1986 de la gazeto „Kirche und Leben“,
la organo de la katolika episkopejo de
Monastero/Vestfalio [Federacia Respubliko
Germanio] (Münster/Westfalen).