Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Christian Morgenstern * Begegnung Germana Arg-244-125 2004-02-01 11:01 Manfred nur tiun aldonu
Willy Nüesch Renkonto Esperanto Arg-245-125 2013-08-28 18:40 Manfred nur tiun forigu

Christian Morgenstern,
Renkonto

 
tradukita de Willy Nüesch
 
Ni sidis ĉe du tabloj - lok'? - en mond'...
Trinkejo, urb', land', stel' - ne gravas ja!
Ni sidis ie en la vivoregno...
Ĉe tabla duo, tie ĉi kaj tie.
 
Kaj brulis mia kor': Knabino fremda,
se mi en ĉi okulojn versi rajtus -
se rekompencus min ĉi reĝa buŝo -
kaj se ĉi tiu reĝa man' min kronus - !
 
Kaj brulis via kor': Junulo fremda,
pro kio vi profunde min ekscitas -
ke mi genuojn viajn amus braki -
kaj diri sole: Kara, kara, kara - !
 
Kaj niaj koroj preskaŭ kunbatiĝis.
Sed ĉiu restis ĉe l' rigida tablo -
kaj fine ni nin levis kun l' aliaj -
eliris - kaj nin plu neniam vidis.
 
Traduko de la Germana poemo "Begegnung"
de Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
en Esperanton de Willy Nüesch (Etzelstr.
6, CH-8634 Hombrechtikon, Svislando,
*1927-05-09).

La tradukinto Willy Nüesch (Etzelstr. 6,
CH-8634 Hombrechtikon, Svislando, telefono:
+41-(0)31-302 66 56)donis al mi, Manfred
Retzlaff, la permeson publikigi siajn
poem-tradukojn en mia interreta poem-kolekto
„Argiope.bl0rg.net“. Li ankaŭ kontrolis
tiun chi elpresaĵon kaj mi korektis
tajperarojn laŭ liaj indikoj.
Tiu ĉi lia traduko aperis en la literatura
revuo "Fonto" n-ro 274 en Oktobro 2003.