Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru nur la normajn formatojn
 aldonaj eksport-formatoj: simpla teksto LaTeX LaTeX kverformato DVI DVI kverformato Postskripto Postskripto kverformato | [aldonu al libro] [estingu la libro]
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Dektritilio, ĉapitro 1, El la distrikto de la Neto Esperanto Arg-228-114 2014-04-18 18:28 Manfred nur tiun forigu
Friedrich Wilhelm Weber * Dreizehnlinden, Kapitel 1, Aus dem Nethegau Germana Arg-227-114 2014-04-18 18:36 Manfred nur tiun forigu
N. N. 26 Tredecim tiliae, cantus primus Latina 1890 ? Arg-1169-114 2012-04-02 22:23 mgr nur tiun aldonu

Friedrich Wilhelm Weber,
Dektritilio, ĉapitro 1, El la distrikto de la Neto

 

Friedrich Wilhelm Weber,
Dreizehnlinden, Kapitel 1, Aus dem Nethegau

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Neto1)    
 
1 Rave estas, en printempo   1 Wonnig ist’s, in Frühlingstagen
kun migradbastono sia   Nach dem Wanderstab zu greifen
kaj floreto ĉe l’ ĉapelo   Und, den Blumenstrauß am Hute,
iri tra l’ ĝardeno Dia.2)   Gottes Garten zu durchstreifen.
 
2 Supre iras blankaj nuboj,   2 Oben ziehn die weißen Wolken,
sube riveretoj klaraj,   Unten gehn die blauen Bäche,
nove vestis sin herbejoj   Schön in neuen Kleidern prangen
kaj altaĵoj montarbaraj.   Waldeshöh’ und Wiesenfläche.
 
3 Blankigejen portas ino,   3 Auf die Bleiche bringt das Mädchen,
kion ŝpinis ŝi sur rado,   Was der Winterfleiß gesponnen,
enarbuste kantas merlo   Und dem Hain erzählt die Amsel,
post dumvintra silentado.   Was im Schnee sie still ersonnen.
 
4 Kvankam estas ja malnovaj   4 Sind es auch die alten Töne,
kantoj, longe jam konataj,   Die bekannten, längst vertrauten,
la knabinoj aŭskultadas   Doch die Bleicherinnen lauschen
je la sonoj tre amataj;   Gern den süßen, lieben Lauten.
 
5 je la sonoj tre amataj,   5 Gern den süßen, lieben Lauten,
super mont’ kaj val’ sonantaj;   Die in Berg und Tal erklingen;
karbfaristoj kaj paŝtistoj   Hirtenbub’ und Köhlerknabe
ekaŭskultas kunkantantaj;   Horchen auf um mitzusingen;
 
6 ekaŭskultas kunkantantaj   6 Mitzusingen frisch und freudig
post la longaj vintraj horoj;   Nach des Winters langen Schmerzen;
preskaŭ forgesitaj kantoj   All die halbvergeßnen Lieder
revekiĝas en la koroj.   Werden wach im Menschenherzen.
 
7 Preskaŭ forgesitaj kantoj   7 Halbvergeßne alte Lieder
revekiĝas nun en mia   Werden wach in meiner Seele:
menso, kanti volus ilin,   Hätt’ ich nur, sie auszusingen,
merlo, mi per gorĝo via!   Wilde Amsel, deine Kehle! -
 
8 Tion, kion susurante   8 Was die Linde mir erzählte,
rakontadis la tilioj,   Was der Eichengipfel rauschte,
kiam mi la paroladojn   Wenn ich abends ihrer Blätter
subaŭskultis de l’ folioj;   Heimlichen Gesprächen lauschte;
 
9 kion al mi riveretoj   9 Was die muntern Bäche schwatzten
babiladis kuregantaj   Hastig im Bergunterrennen,
de la montoj kiel knaboj,   Wilde Knaben, die nicht schweigen
resti loke ne povantaj;   Und nicht ruhig sitzen können;
 
10 kion en arbaroj foraj   10 Was die Zwerge mir vertrauten,
al mi konfidintaj estas   Die in fernen Waldrevieren
nanoj, kiuj en rokfendoj   Still in Spalten und in Klüften
vivas kaj dumvive restas;   Ihren kleinen Haushalt führen;
 
11 kion lispis al mi elfoj   11 Was auf mondbeglänztem Anger
sur herbejoj lunumitaj;   Ich die Elben lispeln hörte;
kion min instruis ŝtonoj   Was mich des ergrauten Steines
grizaj kaj de musk’ kovritaj;   Moosumgrünte Inschrift lehrte;
 
12 tion, krome tion, kion   12 Dies und was ich las in staub’gen
legis mi en disfalantaj   Lederbänden und in alten
pergamenoj kaj volumoj,   Halberloschnen Pergamenten,
formu mi al versoj kantaj.   Will zum Liede sich gestalten.
 
13 Bildoj el pratemp’ nebula   13 Nebelbilder steigen dämmernd
antaŭ mi nun supreniĝas;   Aus der Vorzeit dunklen Tagen;
voĉoj de lament’ kaj ĝojo   Wispern hör’ ich ihre Stimmen,
flustre al mi ekaŭdiĝas.   Freudenlaute, Zürnen, Klagen.
 
14 Viroj, antaŭ mil’ da jaroj   14 Männer, die vor tausend Sommern
tra la Net-distrikt’ irintaj,   Durch den Nethegau geschritten,
la paganoj, la kristanoj,   Heidenleute, Christenleute,
homoj tie ĉi vivintaj;   Was sie lebten, was sie litten;
 
15 juna Sakso, malamikon   15 Eines Sachsenjünglings Kämpfe
Frankan kontraŭbatalinta,   Mit dem Landesfeind, dem Franken,
kun si mem en propra brusto   Und in eigner Brust die schwersten
pli obstine luktadinta;   Mit den eigenen Gedanken;
 
16 ploro de virgin’, kolero   16 Einer Jungfrau stilles Weinen,
morna de maljunulino,   Einer Greisin finstres Grollen,
runokantoj, venĝovokoj   Runensang und Racherufe,
el la buŝo de virino;   Die aus Weibermund erschollen;
 
17 laborado de monaĥoj   17 Frommer Mönche weises Walten
en Konvent’ Dektritilia,   Im Konvent zu Dreizehnlinden,
klopodantaj ame venki   Sanft bemüht durch Lieb’ und Lehre
spiton per agado pia;   Trotz und Wahn zu überwinden;
 
18 ĝojaj himnoj de ĉi tiuj,   18 Ihr Hymnen, gottesfrohe,
tage, nokte sonadintaj,   Die bei Tag und Nacht erklangen,
venkon de la Krista kruco   Die den Sieg des Christenkreuzes
en la montojn jubilintaj;   Jubelnd in die Berge sangen;
 
19 susurado de l’ arbaro,   19 Und darein des Waldes Rauschen
surfĝemado eĉ aldone:   Und dazu der Brandung Stöhnen:
ĉio ĉi en unu kanton   Alles will zu einem Liede
volas nun kuniĝi sone.   Dumpf und hell zusammentönen.
 
20 Estu ĝi por vi kantata,   20 Sei’s, und sei es euch gesungen,
homoj el la oriento,   Die ihr wohnt an Ems und Lippe,
nordo, sud’ aŭ okcidento:   Ruhr und Diemel, Neth’ und Emmer:
Estas vi de nobla gento.   Alle seid ihr edler Sippe;
 
21 Havas vi ja unu lingvon,   21 Alle sprecht ihr eine Sprache,
ĉu malmolan en montaro,   Frommer Mutter biedre Söhne,
aŭ ĉu mola tiu estas,   Ob sie rauh im Waldgebirge,
se vi loĝas ĉe la maro.   Weich in Sand und Heid’ ertöne.
 
22 Vi infanoj de Saksujo,   22 Kinder ihr der Sachsengaue,
prenu mian etan donon:   Nehmt das Beste, was ich habe:
same kiel ne despektu   Gern gereicht, ist unverächtlich
oni la malmultan monon.   Auch des kleinern Mannes Gabe.
 
23 Pensu, ke por vi mi plukis   23 Denkt, ich böt’ euch Heideblumen,
belajn florojn en kamparo,   Eine Handvoll, die ich pflückte,
kiam jam aŭtune flave   Als mit herbstlich gelben Laube
sin ornamis la montaro.   Sich bereits der Osning schmückte.
 
24 Se mi pentris la heroon   24 Rügt es nicht, wenn ich den Helden
tro hejmlande, tiam sciu,   In der Heimat Farben male;
ke li estis ja Vestfalo,   Dünkt er manchmal euch ein Träumer,
kaj revulo estas tiu:   Nun, er war ja ein Westfale:
 
25 Malcedema, tamen milda   25 Zäh, doch bildsam, herb, doch ehrlich,
kaj honesta li ja estas,   Ganz wie ihr und euresgleichen,
kiel fer’ kaj kverkoj viaj,   Ganz vom Eisen eurer Berge,
kiuj ĉiam firmaj restas.   Ganz vom Holze eurer Eichen.
 
26 Ĝis hodiaŭ konserviĝis   26 Heut noch ist bei euch wie nirgend
la prapatra moro via;   Väterbrauch und Art zu finden;
tial por vi tiu kanto   Darum sei es euch gesungen,
de l’ Konvent’ Dektritilia!   Dieses Lied von Dreizehnlinden.
 
27 Sed mokulo grumble plendas:   27 Doch ein Uhu murrt dawider:
„Ne edifas la rakonto,   „Rauh sind deines Sanges Töne,
kaj la fonto de la Neto   Und der Netheborn, der dunkle,
ja ne estas muza fonto.   Deucht mir kein Hippokrene.
 
28 Lasu la gurdadon tedan,   28 Laß das Leiern, laß das Klimpern!
enuigas lir-sonoro;   O es schafft dir wenig Holdes;
pli agrabla al mi ŝajnas   Beßres Klingen, bestes Klingen
la sonoro de la oro.   Scheint das Klingen mir des Goldes.
 
29 Por si mem nur zorgu ĉiu,   29 Und die eigne Haut zu pflegen,
flegu li nur haŭton sian;   Ist vor allem mir das erste;
vi kulturu viajn rapojn   Bau im Garten deine Rüben,
kaj surkampe grenon vian!   Bau im Felde deine Gerste!
 
30 Lasu vi la volumaĉojn   30 Laß die schimmligen Scharteken
forfumiĝi sub kaldrono:   Unterm Kessel rasch verrauchen:
nur de karbo, fer’, maŝinoj   Kohlen sind’s, die wir bedürfen,
estas ja al ni bezono.   Dämpfe sind es, die wir brauchen!5)
 
31 La amasoj putriĝantaj   31 All den Wust papierner Träume,
de la sonĝoj surpaperaj,   Grubenschätze, die vermodern,
ke utilu ili fine,   Daß sie endlich nützlich werden,
flamu sub kaldronoj feraj!   Unterm Kessel laß sie lodern!
 
32 Rad’, levilo kaj martelo,   32 Nur das Einmaleins soll gelten,
gravas la matematiko;   Hebel, Walze, Rad und Hammer;
malvaloras ja alio,   Alles andre, öder Plunder,
nur validu la tekniko!   Flackre in der Feuerkammer.
 
33 Flagru, fajro, flamu arde,   33 Mag es flackern, mag es flammen,
ke la akvoj vaporiĝu,   Daß die Wasser sprühn und zischen
kaj la gentoj de la mondo   Und der Welt zerrissne Stämme
haste inter si miksiĝu.   Hastig durcheinander mischen;
 
34 Ĉar la celo de l’ estonto   34 Denn das große Ziel der großen
estas ja la unueco;   Zukunft ist die Einerleiheit,
senbarila moviĝado   Schrankenloseste Bewegung
estas vera libereco.   Ist die wahre Völkerfreiheit.
 
35 Lasu do la lir-gurdadon!   35 Laß da Klimpern, laß das Leiern,
Kiun tio ĉi ĝojigas?   Wer erfreut sich solchen Schalles?
La sonoro de l’ metalo   Beßres Klingen, bestes Klingen
multe pli ja plezurigas.“ -   Ist das Klingen des Metalles.“ -
 
36 Mi komprenas vin, mokulo,   36 Gelber Neidhart, alter Uhu,
olda, morna enviulo;   Wohl versteh’ ich deine Meinung:
vi ja estas de la bela   Bist du doch der seelenfrohen
Dia mondo kontraŭulo!3)4)   Gotterlösten Welt Verneinung!
 
37 Volas vi ĝin en pistujo   37 O du möchtest sie im Mörser
disfrotadi kaj polvigi,   Erst zerstäuben und zerreiben,
en krisolo kaj retorto   Um in Tiegel und Retorte
poste ĝin senspiritigi!   Dann den Geist ihr auszutreiben!
 
38 Ĵetus vi ĝin en la faŭkon   38 O du würfst sie in die Arme
de l’ moloko ja volonte,   Gern dem Moloch unsrer Tage,
ke neniu homo konu   Daß sie ganz in Rauch zergehe
ĉi belaĵon plu estonte!   Nach Sibyllenwort und Sage!
 
39 Vi mokulo morna, malgraŭ   39 Alte Uhu, gelber Neidhart,
viaj mokoj kaj ĉagreno   Mag’s dich ärgern und verdrießen:
tamen belaj rozoj floras   Dennoch grünt ein reicher Garten,
en la homa florĝardeno.   Wo der Menschheit Rosen sprießen.
 
40 Tamen floras sorĉlilio;   40 Dennoch blüht die weiße Lilie,
en sankteja groto ia,   Und im Grottenheiligtume,
en arbara valo fora,   In des Waldes fernstem Tale
sonĝas ja la flor’ magia.   Träumt die stille blaue Blume.
 
41 Tamen sonas el krepuska   41 Dennoch klingt es aus den Lüften,
arbareto, el aero,   Aus des Haines Dämmerungen,
kaj la merlo ne jam kantis   Und die Amsel hat ihr letztes
lastan kanton sur la Tero.   Lied noch lange nicht gesungen;
 
42 Kaj la najtingalo kantos   42 Und die Nachtigall im Busen,
plende en la primavero,   Sie wird jubeln, sie wird klagen
jubilante, dum ankoraŭ   Jeden Lenz, solang auf Erden
batas koroj sur la Tero.   Rosen glühn und Herzen schlagen.
 
Traduko de la Germana poemo "Dreizehnlinden,
Kapitel 1, Aus dem Nethegau" de Friedrich
Wilhelm Weber (Frederiko Vilhelmo Vebero,
*1813-12-25 - †1894-04.05) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04).
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Friedrich Wilhelm Weber (Frederiko Vilhelmo
Vebero, *1813-12-25 - †1894-04.05).
 
1) La Neto estas malgranda
rivero enfluanta
en la riveron Vezero,
kiu fluas tra
okcidenta norda Germanio en
la Nordan
Maron.
  5) En la originalo tekstas tiu linio: Dämpfe
sind’s, die wir gebrauchen!
2) aŭ eble pli konforme al la originalo kaj
laŭ la traduko de Adolph Macho el la jaro
1932: vagi tra l' ĝardeno Dia. (La
manuskripto troviĝas en la Esperanto-Muzeo
en Vieno.
   
3) aŭ eble ankaŭ:\\Mi komprenas ja,
mokulo,\\tiun vian opinion;\\ĉar kontraŭas
vi la savon\\de la mondo, neas Dion!
   
4) aŭ:\\vi ja estas de la mondo\\Di-savita
kontraŭulo