Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Kuŝas la somer-vespero Esperanto 2015-03 Arg-2284-1132 2015-03-16 19:04 Manfred nur tiun forigu
Heinrich Heine * Dämmernd liegt der Sommerabend Germana Arg-2283-1132 2015-03-16 18:50 Manfred nur tiun aldonu

Heinrich Heine,
Kuŝas la somer-vespero

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Kuŝas la somer-vespero
krepuskante sur herbejoj.
Ora lun' de la ĉielo
brilas suben al la tero.
 
Ĉirpas ie ĉi la grilo,
movas io sin enakve.
La migrant' plaŭdadon aŭdas
kaj spiradon en trankvilo.
 
Ĉe la rivereto sole
banas sin elfino bela,
kaj briletas en lun-lumo
brak' kaj nuko siaj mole.
 
Traduko de la Germana poemo "Dämmernd
liegt der Sommerabend" de Heinrich Heine
(*1797-12-13 - †1856-02-17) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 2015-03.

La originalo troviĝas en la poem-kolekto
"Libro de la kantoj", "La hejmenveno",
LXXXV.