Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ulrich Matthias * Monda himno Esperanto Arg-2280-1129 2015-03-01 10:33 Manfred nur tiun forigu

Ulrich Matthias,
Monda himno

 
Kantebla laŭ la melodio de la Eŭropa
Himno (el la 9-a sinfonio de Beethoven)
 
Muroj de miljaroj baras
vojon al tutmonda bon’.
Inter ni landlimoj staras,
regas jen perfort’, jen mon’.
 
Kelkaj vivas en mizero
ne eskapas el malriĉ’,
kelkaj restas en sufero,
mankas ŝanĉo por feliĉ’.
 
Inter ni, la nekonatoj
forgesiĝas simpla ver’:
ĉiuj homoj estas fratoj,
vivas sur la sama ter’.
 
Havas ni nur unu mondon,
sekve ĝin konservu ni,
formu familian rondon
por tutmonda harmoni’.
 
Homa digno, homaj rajtoj
gvidu nin al nia cel’,
homojn kun malsamaj trajtoj
ĉiu kun aparta bel’.
 
Homaj rajtoj, homaj devoj
regu sur la tersurfac’
por ke plenumiĝu revoj
por ke realiĝu pac’.
 
Por feliĉo en estonto
jen valoras nia pen’.
Amo estu nia fonto
por labori por kompren’.
 
Novaj sentoj, novaj ventoj
blovu nun tra land’ kaj mar’,
floru ĉiuj kontinentoj,
floru tuta la homar’.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Ulrich Matthias.