Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Annette von Droste-Hülshoff * Wo ist die Hand Germana Arg-2266-1120 2015-01-28 11:25 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Ĉu havas iu manon tiel fajnan Esperanto Arg-2267-1120 2015-01-28 11:32 Manfred nur tiun forigu

Annette von Droste-Hülshoff,
Ĉu havas iu manon tiel fajnan

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Ĉu havas iu manon tiel fajnan,
kapablan dispartigi ĉiun ajnan
konfuzon cerban, firman tiel, ke
la ŝtonon ĵetas ĝi tremante ne?
Kaj kiu riskas ĝuste juĝi vantan
impeton, pesi vorton ofendantan,
radikiĝintan iam firme en
la juna brust’, de l’ antaŭjuĝ’ venen’?
Vi feliĉul’, naskita en la hela spac’,
flegita vi de pia man’ en pac’,
ne pesu! Ŝtonon lasu kuŝi vi,
ĉar trafos vian propran kapon ĝi!
 
Traduko de la Germana poemo "Wo ist die
Hand" de Annette von Droste-Hülshoff
(*1797-01-10 - †1848-05-24) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

Tiu ĉi poemo staras je la komenco de la
novelo "La juda fago".