Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Ĉu havas iu manon tiel fajnan Esperanto Arg-2267-1120 2015-01-28 11:32 Manfred nur tiun forigu
Annette von Droste-Hülshoff * Wo ist die Hand Germana Arg-2266-1120 2015-01-28 11:25 Manfred nur tiun forigu

Annette von Droste-Hülshoff,
Wo ist die Hand

 

Annette von Droste-Hülshoff,
Ĉu havas iu manon tiel fajnan

 
    tradukita de Manfred Retzlaff
 
Wo ist die Hand so zart, daß ohne Irren   Ĉu havas iu manon tiel fajnan,
Sie sondern mag beschränkten Hirnes Wirren,   kapablan dispartigi ĉiun ajnan
So fest, daß ohne Zittern sie den Stein   konfuzon cerban, firman tiel, ke
Mag schleudern auf ein arm verkümmert Sein?   la ŝtonon ĵetas ĝi tremante ne?
Wer wagt es, eitlen Blutes Drang zu messen,   Kaj kiu riskas ĝuste juĝi vantan
Zu wägen jedes Wort, das unvergessen   impeton, pesi vorton ofendantan,
In junge Brust die zähen Wurzeln trieb,   radikiĝintan iam firme en
Des Vorurteils geheimen Seelendieb?   la juna brust’, de l’ antaŭjuĝ’ venen’?
Du Glücklicher, geboren und gehegt   Vi feliĉul’, naskita en la hela spac’,
Im lichten Raum, von frommer Hand gepflegt,   flegita vi de pia man’ en pac’,
Leg hin die Waagschal’, nimmer dir erlaubt!   ne pesu! Ŝtonon lasu kuŝi vi,
Laß ruhn den Stein, - er trifft dein eignes Haupt!   ĉar trafos vian propran kapon ĝi!
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Annette von Droste-Hülshoff (*1797-01-10
- †1848-05-24).

Dies Gedicht steht am Anfang der Novelle
"Die Judenbuche".
  Traduko de la Germana poemo "Wo ist die
Hand" de Annette von Droste-Hülshoff
(*1797-01-10 - †1848-05-24) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

Tiu ĉi poemo staras je la komenco de la
novelo "La juda fago".