Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Kerner, Justinus * An das Trinkglas eines verstorbenen Freundes Germana Arg-2263-1119 2015-01-27 16:24 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Je la trinkglaso de mortinta amiko Esperanto Arg-2264-1119 2015-01-27 16:53 Manfred nur tiun forigu

Justinus Kerner,
Je la trinkglaso de mortinta amiko

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Vi bela glaso, kiun li
Kun ĝojo eltrinkinta estis,
Malplena devis resti vi
Kaj tia vi jam longe restis.
 
Nun plenigata estu vi
Per vinbersuko, glaso mia.
Profunden enrigardas mi
En vin kun tremo pia.
 
Kaj kion vidas mi, ĝi ne
Al normaluloj ja nomeblas
Kaj klara estas al mi, ke
Amikoj ja ne disigeblas.
 
En tiu kred' eltrinkas mi,
Pokalo, ĝis la fundo vin.
En tiu kara glaso ĉi
De l' steloj or' spegulas sin.
 
Trankvile iras jen la lun',
La turhorloĝo min admonas,
Ke estas meza nokto nun,
En mia glaso ĝi resonas.
 
Traduko de la Germana poemo "An das
Trinkglas eines verstorbenen Freundes" de
Justinus Kerner (*1786-09-18 -
†1862-02-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

La germana-lingvan originalon de tiu ĉi
poemo mi, Manfred Retzlaff, trovis en la
libreto "Ausgewählte Kostbarkeiten", kiun
eldonis la eldonejo SKV-Edition, Lahr
(Schwarzwald).