Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Erich Mühsam * Resignation Germana Arg-2249-1114 2015-01-11 22:36 Manfred nur tiun forigu
Cezar Rezignado Esperanto Arg-2250-1114 2015-01-11 22:43 Manfred nur tiun forigu

Erich Mühsam,
Rezignado

 

Erich Mühsam,
Resignation

 
tradukita de Cezar    
 
Gustis mi dumvive ĉion   Alles habe ich gekostet:
de la am', batal' kaj vin'.   Liebe, Kampf und süßen Wein -
Mia rusthakil' nenion   doch nun ist mein Beil verrostet
ja plu trafus je la fin'.   und haut nirgends mehr darein.
 
Kaj surteras disbatita   Und am Boden liegt zerschlagen
trinkpokalo jen sen fam'.   meines guten Tranks Pokal;
Mia kara gestas spite:   und der Liebsten Augen sagen:
"Ho, amik', glor' pasis jam."   Lieber Freund, es war einmal...
 
Finsimboloj, mi tre dankas,   Dank euch, freundliche Symbole:
naskhelpantoj de l' poem'.   Ihr gebart mir dies Gedicht.
Suicidvol' tamen mankas,   -Aber zu der Schießpistole
Al pistol' ne estas em'!   greife ich noch lange nicht.
 
Traduko de la Germana poemo "Resignation"
de Erich Mühsam (*1878-04-06 -
†1934-07-10) en Esperanton de Cezar
(civila nomo: Hans-Georg Kaiser,
*1954-05-21).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun poemon
en http://cezartradukoj.blogspot.de/.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Erich Mühsam (*1878-04-06 -
†1934-07-10).

Pri la poeto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Erich_Mühsam.