Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Cezar Rezignado Esperanto Arg-2250-1114 2015-01-11 22:43 Manfred nur tiun forigu
Erich Mühsam * Resignation Germana Arg-2249-1114 2015-01-11 22:36 Manfred nur tiun aldonu

Erich Mühsam,
Rezignado

 
tradukita de Cezar
 
Gustis mi dumvive ĉion
de la am', batal' kaj vin'.
Mia rusthakil' nenion
ja plu trafus je la fin'.
 
Kaj surteras disbatita
trinkpokalo jen sen fam'.
Mia kara gestas spite:
"Ho, amik', glor' pasis jam."
 
Finsimboloj, mi tre dankas,
naskhelpantoj de l' poem'.
Suicidvol' tamen mankas,
Al pistol' ne estas em'!
 
Traduko de la Germana poemo "Resignation"
de Erich Mühsam (*1878-04-06 -
†1934-07-10) en Esperanton de Cezar
(civila nomo: Hans-Georg Kaiser,
*1954-05-21).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun poemon
en http://cezartradukoj.blogspot.de/.