Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Cezar Rezignado Esperanto Arg-2250-1114 2015-01-11 22:43 Manfred nur tiun forigu
Mühsam, Erich * Resignation Germana Arg-2249-1114 2015-01-11 22:36 Manfred nur tiun forigu

Erich Mühsam,
Resignation

 

Erich Mühsam,
Rezignado

 
    tradukita de Cezar
 
Alles habe ich gekostet:   Gustis mi dumvive ĉion
Liebe, Kampf und süßen Wein -   de la am', batal' kaj vin'.
doch nun ist mein Beil verrostet   Mia rusthakil' nenion
und haut nirgends mehr darein.   ja plu trafus je la fin'.
 
Und am Boden liegt zerschlagen   Kaj surteras disbatita
meines guten Tranks Pokal;   trinkpokalo jen sen fam'.
und der Liebsten Augen sagen:   Mia kara gestas spite:
Lieber Freund, es war einmal...   "Ho, amik', glor' pasis jam."
 
Dank euch, freundliche Symbole:   Finsimboloj, mi tre dankas,
Ihr gebart mir dies Gedicht.   naskhelpantoj de l' poem'.
-Aber zu der Schießpistole   Suicidvol' tamen mankas,
greife ich noch lange nicht.   Al pistol' ne estas em'!
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Erich Mühsam (*1878-04-06 -
†1934-07-10).

Pri la poeto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Erich_Mühsam.
  Traduko de la Germana poemo "Resignation"
de Erich Mühsam (*1878-04-06 -
†1934-07-10) en Esperanton de Cezar
(civila nomo: Hans-Georg Kaiser,
*1954-05-21).

Mi, Manfred Retzlaff, trovis tiun poemon
en http://cezartradukoj.blogspot.de/.