Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Aaron David Irvine La ĉielaj teksaĵoj Esperanto Arg-2230-1104 2014-12-19 18:36 Manfred nur tiun forigu
William Butler Yeats * He Wishes for the Cloths of Heaven Angla Arg-2229-1104 2014-12-19 18:39 Manfred nur tiun aldonu

William Butler Yeats,
La ĉielaj teksaĵoj

 
tradukita de Aaron David Irvine
 
Se havus mi la ĉielajn teksaĵojn,
Broditajn per ora kaj arĝenta lumo,
La bluajn nigrajn blunigrajn teksaĵojn,
De la tago la nokto la duonlumo,
Ilin mi etendus sub viajn piedojn:
Sed malriĉante, mi posedas nur da revoj,
Kiujn mi metis ame sub viajn piedojn;
Paŝu delikate, ĉar vi paŝas sur miaj revoj.
 
Traduko de la Angla poemo "He Wishes for
the Cloths of Heaven" de William Butler
Yeats (*1865-06-13 - †1939-01-28)
en Esperanton de Aaron David Irvine.

Tiu ĉi poem-esperantigo troviĝas ankaŭ
en http://lingvo.org/poemoj/ts.php.