Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Früh, wenn Tal, Gebirg und Garten Germana Arg-220-110 | MR-319-1a 2003-12-30 21:17 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo Kiam mont' kaj val' matene Esperanto 2000-05 Arg-221-110 2003-12-30 21:20 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Kiam mont' kaj val' matene

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Kiam mont‘ kaj val‘ matene
De nebul‘ malvualiĝas,
Kaj la florkalikoj plene
Per koloroj ornamiĝas;
 
Kiam la eter‘, portanta
Nubojn, kun la tag‘ kverelas,
Kaj sunvojon preparanta
Vento tiujn ĉi forpelas;
 
Se vi, tion rigardante,
Pensas pri la Sun‘ sincere,
La ĉielon origante
Malleviĝos ĝi vespere.
 
Traduko de la Germana poemo "Früh, wenn
Tal, Gebirg und Garten" de Johann Wolfgang
von Goethe (*1749-08-28 - †1832-03-22)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2000-05.