Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Migrado-kanto Esperanto 2014 Arg-2203-1093 2014-10-14 23:43 Manfred nur tiun forigu
Justinus Kerner * Wanderlied Germana Arg-2202-1093 2014-10-14 23:14 Manfred nur tiun aldonu

Justinus Kerner,
Migrado-kanto

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Nun estu trinkata
Brilanta la vin'.
Karuloj, mi devas
forlasi nun vin.
Adiaŭ, vi montoj,
Kaj patra vi dom',
Pelata mi estas,
migrema mi hom'.
 
La suno ne restas
Sur lok' ĉe l' ĉiel'.
Ĝi iras antaŭen
Laŭ sia korpel'.
La ondo ne restas
Solece ĉe l' strand',
La ŝtormo bruadas
Potence tra l' land'.
 
Kun hasta nubaro
La bird' flugas jen
Kaj kantas enfore
Pri sia reven'.
Peliĝas nun same
La hom-junular'
Por migri eksteren
Tra lando kaj mar'.
 
Salutas lin tie,
Jen super la mar'.
El lia hejmlando
Veninta birdar'.
Odoras hejmece
Ĉirkaŭe de li,
Peliĝis aere
Ĝis tie ĉi.
 
La birdoj rekonas
La domon de li,
La florojn li plantis
Pro am' tie ĉi.
La amo, ĝi sekvis
Lin ja ĉie ci,
Hejmeca fariĝas
La foro por li.
 
Traduko de la Germana poemo "Wanderlied"
de Justinus Kerner (*1786-09-18 -
†1862-02-21) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2014.

La poemoj de Justinus Kerner troveblas
ankaŭ en
http://www.zeno.org/Literatur/M/Ker
er,+Justinus/Gedichte/Die+lyrischen+Gedichte
.