Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Post la pluvo Esperanto 2014 Arg-2198-1090 2014-10-27 14:34 Manfred nur tiun forigu
Manfred Hausmann * Nach dem Regen Germana Arg-2197-1090 2014-09-14 19:50 Manfred nur tiun aldonu

Manfred Hausmann,
Post la pluvo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Printempe ĉiam venas pluvo varma,
alvenas, restas kaj foriras ĝi.
Ekfloras la pejzaĝo ĉarma.
 
Ĉifoje dum la nokto tiu ĉi
velurflugile kaŝe albloviĝis,
malsekigante tiun etan bedon pli.
 
Hieraŭ je l' vespera hor' pendiĝis
profunde la nubaro super mi
kaj veterlumo ĉie eklumiĝis.
 
Sed nun sin liberigas tiu ĉi
arbedo de ligiloj noktaj siaj,
malrekte staras la floraro, ĝi
 
sin klinas sub girlando-ŝarĝoj ĝiaj
kaj fontas peza, dolĉa flor-odor'
el jenaj ĝardenegoj imperiaj,
 
kaj eksopiras ĉies homo kor'.
 
Traduko de la Germana poemo "Nach dem
Regen" de Manfred Hausmann (*1898-09-10
- †1986-08-06) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2014.