Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Bertolt Brecht * Der Schneider von Ulm Germana Arg-2182-1084 2014-08-05 10:38 Manfred nur tiun aldonu
Hans-Georg Kaiser La tajloro de Ulm Esperanto Arg-2183-1084 2014-08-06 13:31 Manfred nur tiun forigu

Bertolt Brecht,
La tajloro de Ulm

 
tradukita de Hans-Georg Kaiser
 
"Episkop', mi flugos",
diris tajloro al Moŝt'.
"Venu, por moment'."
Kaj li grimpis kun flugiloj
en aplaŭdo kaj jubiloj,
ĝis la granda granda kirktegment'.
Lia Moŝt' nur diris:
"Mensogoj, kiel ĉiam.
Hom' birdo ne estas.
Homoj flugos neniam."
La episkopo plu iris.
 
"La tajloro jam ne vivas",
diris la homoj ĉe l' Moŝt':
"Trois la aŭdac'.
La flugiloj frakasiĝis,
la tajloro surnaziĝis
sur la dura dura kirkoplac'."
Sonoriloj sonis.
"Mensogoj, kiel ĉiam!
Hom' birdo ne estas.
Homoj flugos neniam",
la episkopo admonis.
 
Traduko de la Germana poemo "Der Schneider
von Ulm" de Bertolt Brecht (*1898 -
†1956) en Esperanton de Hans-Georg
Kaiser (Cezar, *1954-05-21).

Tiu ĉi poem-traduko troviĝas en
http://cezartradukoj.blogspot.de/.