Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Auferstehung Germana Arg-2177-1080 2014-07-10 18:36 Manfred nur tiun forigu
Stanislaw Schulhof * Reviviĝo Esperanto Arg-2174-1080 2014-07-07 12:43 Manfred nur tiun forigu

Stanislaw Schulhof,
Reviviĝo

 

Stanislaw Schulhof,
Auferstehung

 
    tradukita de Manfred Retzlaff
 
    wörtliche Rückübersetzung ins Deutsche
 
Mi jam estis sen la idealoj,   Ich war schon ohne Ideale,
Ne ekzistis por mi jam la floro,   Die Blume gab es schon nicht mehr für mich,
Eksekiĝis amo en la koro,   Es verdorrte die Liebe im Herzen,
Min ne tŭsis kant' de najtingaloj.   Es berührte mich nicht der Gesang der Nachtigall.
 
Mi nur vidis rapidantan sorton,   Ich sah nur das dahineilende Schicksal,
Nokton sen eliro kaj sen fino,   Nacht ohne Ausgang und Ende,
La fantomon, kun la kurba spino ...   Das Gespenst mit dem krummen Rückgrat ....
Insideme proksimantan morton.   Heimtückisch sich nähernden Tod.
 
Min ne ploris, mi ne ĝojis plue,   Ich weinte nicht, ich freute mich nicht mehr,
Mi nur kantis unu melodion,   Ich sang nur eine Weise,
Ke la sorto tiun komedion   Dass das Schicksal dies Schauspiel
Kun mi finu, kiel eble frue ...   Mit mir beende, möglichst bald....
 
Granda suno brilis sur lazuro   Eine große Sonne leuchtete auf blauem Himmel
Kaj estiĝis ĉie lum' kaj varmo   Und es entstand überall Licht und Wärme
Kaj en branĉoj kant' de l' birda svarmo   Und in den Zweigen der Gesang des Vogerschwarms
Sonis kiel ia uverturo.   Klang wie eine Ouvertüre.
 
Tuj mi sentis, kiel stranga flamo   Sogleich fühlte ich, wie eine seltsame Flamme
Disverŝiĝas en la pala vango   Ausfloss auf der bleichen Wange
Kaj en mia koro densa sango   Und in meinem Herzen dichtes Blut
Brilis kiel iam dum la amo.   Wie einst in der Zeit der Verliebtheit.
 
Odorplena spiris la aero   Duftvoll atmete die Luft
Kaj el ĉiu plej kaŝita niĉo   Und aus jeder noch so verborgenen Nische
Ekridetis al mi la feliĉo,   Lachte mich das Glück an,
Nova vivo, plena je espero.   Neues Leben, voller Hoffnung.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Stanislaw Schulhof (*1864-11-12 -
†1919-08-18).

Tiu ĉi poemo troviĝas en
http://esperanto.net/literaturo/uea/esperdesperrec.html.
Pri la poeto vidu ankaŭ la retejojn
http://www.tekstoj.nl/lm/lm22-2/bibliografio.html
kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/Stanislav_Schulhof.
S-ro Hans-Georg Kaiser (Cezar) enigis ĝin
ankaŭ en sian kolekton "Cezarkulturo",
sub
"http://cezarkulturo.blogspot.de/2012/08
stanislav-schulhof-kanto-de-l-sklavo.html".
 
    Traduko de la Esperanta poemo "Reviviĝo"
de Stanislaw Schulhof (*1864-11-12 -
†1919-08-18) en la Germanan de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).