Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Auferstehung Germana Arg-2177-1080 2014-07-10 18:36 Manfred nur tiun aldonu
Stanislaw Schulhof * Reviviĝo Esperanto Arg-2174-1080 2014-07-07 12:43 Manfred nur tiun forigu

Stanislaw Schulhof,
Reviviĝo

 
Mi jam estis sen la idealoj,
Ne ekzistis por mi jam la floro,
Eksekiĝis amo en la koro,
Min ne tŭsis kant' de najtingaloj.
 
Mi nur vidis rapidantan sorton,
Nokton sen eliro kaj sen fino,
La fantomon, kun la kurba spino ...
Insideme proksimantan morton.
 
Min ne ploris, mi ne ĝojis plue,
Mi nur kantis unu melodion,
Ke la sorto tiun komedion
Kun mi finu, kiel eble frue ...
 
Granda suno brilis sur lazuro
Kaj estiĝis ĉie lum' kaj varmo
Kaj en branĉoj kant' de l' birda svarmo
Sonis kiel ia uverturo.
 
Tuj mi sentis, kiel stranga flamo
Disverŝiĝas en la pala vango
Kaj en mia koro densa sango
Brilis kiel iam dum la amo.
 
Odorplena spiris la aero
Kaj el ĉiu plej kaŝita niĉo
Ekridetis al mi la feliĉo,
Nova vivo, plena je espero.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Stanislaw Schulhof (*1864-11-12 -
†1919-08-18).

Tiu ĉi poemo troviĝas en
http://esperanto.net/literaturo/uea/esperdesperrec.html.
Pri la poeto vidu ankaŭ la retejojn
http://www.tekstoj.nl/lm/lm22-2/bibliografio.html
kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/Stanislav_Schulhof.
S-ro Hans-Georg Kaiser (Cezar) enigis ĝin
ankaŭ en sian kolekton "Cezarkulturo",
sub
"http://cezarkulturo.blogspot.de/2012/08
stanislav-schulhof-kanto-de-l-sklavo.html".