Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Retzlaff, Manfred Auferstehung Germana Arg-2177-1080 2014-07-10 18:36 Manfred nur tiun forigu
Schulhof, Stanislaw * Reviviĝo Esperanto Arg-2174-1080 2014-07-07 12:43 Manfred nur tiun forigu

Stanislaw Schulhof,
Auferstehung

 

Stanislaw Schulhof,
Reviviĝo

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
wörtliche Rückübersetzung ins Deutsche    
 
Ich war schon ohne Ideale,   Mi jam estis sen la idealoj,
Die Blume gab es schon nicht mehr für mich,   Ne ekzistis por mi jam la floro,
Es verdorrte die Liebe im Herzen,   Eksekiĝis amo en la koro,
Es berührte mich nicht der Gesang der Nachtigall.   Min ne tŭsis kant' de najtingaloj.
 
Ich sah nur das dahineilende Schicksal,   Mi nur vidis rapidantan sorton,
Nacht ohne Ausgang und Ende,   Nokton sen eliro kaj sen fino,
Das Gespenst mit dem krummen Rückgrat ....   La fantomon, kun la kurba spino ...
Heimtückisch sich nähernden Tod.   Insideme proksimantan morton.
 
Ich weinte nicht, ich freute mich nicht mehr,   Min ne ploris, mi ne ĝojis plue,
Ich sang nur eine Weise,   Mi nur kantis unu melodion,
Dass das Schicksal dies Schauspiel   Ke la sorto tiun komedion
Mit mir beende, möglichst bald....   Kun mi finu, kiel eble frue ...
 
Eine große Sonne leuchtete auf blauem Himmel   Granda suno brilis sur lazuro
Und es entstand überall Licht und Wärme   Kaj estiĝis ĉie lum' kaj varmo
Und in den Zweigen der Gesang des Vogerschwarms   Kaj en branĉoj kant' de l' birda svarmo
Klang wie eine Ouvertüre.   Sonis kiel ia uverturo.
 
Sogleich fühlte ich, wie eine seltsame Flamme   Tuj mi sentis, kiel stranga flamo
Ausfloss auf der bleichen Wange   Disverŝiĝas en la pala vango
Und in meinem Herzen dichtes Blut   Kaj en mia koro densa sango
Wie einst in der Zeit der Verliebtheit.   Brilis kiel iam dum la amo.
 
Duftvoll atmete die Luft   Odorplena spiris la aero
Und aus jeder noch so verborgenen Nische   Kaj el ĉiu plej kaŝita niĉo
Lachte mich das Glück an,   Ekridetis al mi la feliĉo,
Neues Leben, voller Hoffnung.   Nova vivo, plena je espero.
 
  Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Stanislaw Schulhof (*1864-11-12 -
†1919-08-18).

Tiu ĉi poemo troviĝas en
http://esperanto.net/literaturo/uea/esperdesperrec.html.
Pri la poeto vidu ankaŭ la retejojn
http://www.tekstoj.nl/lm/lm22-2/bibliografio.html
kaj http://eo.wikipedia.org/wiki/Stanislav_Schulhof.
S-ro Hans-Georg Kaiser (Cezar) enigis ĝin
ankaŭ en sian kolekton "Cezarkulturo",
sub
"http://cezarkulturo.blogspot.de/2012/08
stanislav-schulhof-kanto-de-l-sklavo.html".
Traduko de la Esperanta poemo "Reviviĝo"
de Stanislaw Schulhof (*1864-11-12 -
†1919-08-18) en la Germanan de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).