Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Stanislaw Schulhof * Kanto de l' sklavo Esperanto Arg-2172-1078 2014-07-05 19:11 Manfred nur tiun forigu

Stanislaw Schulhof,
Kanto de l' sklavo

 
Nun mi klare vidas, ke jam sorto mia
estas alligita al vi per kateno,
ke mi nun jam devos ĉiam kun vi iri,
ke mi certe ne sukcesos jam akiri
liberecon, mia nova suvereno!
 
Multefoje mi forĵetis mian plumon,
eĉ emblemon vian: stelon kvinradian,
en la kor' la fajron mi estingi penis,
sed vi senkompate ĉiam min ekprenis,
kaj min pluen, pluen trenis: sklavon vian.
 
Al vi apartenas do nun vivo mia,
ĉio, kion jaroj lasis en la koro
vin mi sekvas nune, kiel somnambulo,
tute kontraŭvole, tute sen postulo,
kaj mi jam ne revas eĉ pri laŭr' kaj gloro.
 
Kie vi ja prenis tiun sorĉan forton?
Vi tra landoj marŝas sen la sang' sur glavo
sen kanonoj, nur kun via verda stelo,
kaj vin malgraŭ tio sekvas sen ribelo
ĉiam novaj, blinde obeemaj sklavoj.
 
Pli kruelan, ol la famaj uzurpantoj
vi alportis al ni en la mondon moron:
ili piedbatis homajn liberecojn,
de la landoj ŝiris partojn, limojn, pecojn,
sed vi ŝiras el la brustoj nian koron.
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Stanislaw Schulhof (*1864-11-12 -
†1919-08-18).

Tiu ĉi poemo troviĝas en
http://www.tekstoj.nl/lm/lm22-2/bibliografio.html.
Pri la verkinto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Stanislav_Schulhof.
Pri la poezia verko de S. Schulhof legu
ankaŭ: http://www.tekstoj.nl/lm/lm22-2/bibliografio.html.
La poemo estas legebla ankaŭ en
http://eo.wikisource.org/wiki/Kanto_de_l'_Sklavo.