Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Stanislaw Schulhof * Kanto pri espero Esperanto 1911-07-19 Arg-2170-1076 2014-07-04 11:29 Manfred nur tiun forigu

Stanislaw Schulhof,
Kanto pri espero

 
Dediĉita al la III. Bohema Kongreso
Esperantista
 
Ĉu vi aŭdis jam pri la evangelio,
kiu en form' de juna, verda stelo
brilas hele al homaro sur ĉielo?
Ĉu vi aŭdis jam pri unu familio,
kiu nun formiĝas gaje el homaro
malgraŭ landaj limoj, malgraŭ vasta maro?
 
Ho, vi certe aŭdis, sed vi sen konfido
ekrigardas al ĉielo, kie Dio
reaperas al ni verda en radio.
Al la tero celas via laca vido
kaj la strangajn aperaĵojn en la nuboj
vi renkontas nune nur kun rid' kaj duboj.
 
Kiu vin kondamnus, teraj kreitaĵoj,
Humo estas via propra baz' kaj sfero,
ĉiutagan panon donas al vi tero.
ĝi ja estas font' de l' viv' kaj ĉiuj aĵoj,
dume la ĉiel' vin ofte, ofte trompis
kaj evangeliojn siajn krude rompis.
 
Dio mem laŭ Sankta Skribo, foje venis
sur la teron, ĉarma, granda kun devizo,
ke sur tero iĝu nova paradizo,
sed sur Kalvario morto lin ekprenis
kaj je lia nomo kaj pro lia amo
plena estis poste mond' je larm' kaj flamo.
 
Preskaŭ du miljarojn poste sur Sekvano
ekaperis ree Dio al homaro,
nova Dio, ankaŭ granda kun fanfaro,
kun la homaj rajtoj en la unu mano,
sed en dua li alportis malesperon -
kaj milope kovris tomboj francan teron.
 
Tamen sen espero kia estus vivo?
Eĉ se nin forlasus niaj belaj revoj,
eĉ se nin ekridas, kiel maraj mevoj,
kaj en rub' disfalas nia perspektivo,
vivo sen Espero - estas sen risorto,
senenhava vivo, animala sorto.
 
Tial brilu al ni steloj sur ĉielo!
Brilu, brilu, eĉ se via ĉarma lumo
estas vana, sensubstanca nur parfumo,
kaj ne atingebla dezirata celo!
Vivo nia estus sur la ter' infero,
se ne ĝin dolĉigus iam la Espero.
 
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Stanislaw Schulhof (*1864-11-12 -
†1919-08-18), publikigita
1911-07-19.

Tiu ĉi poemo troviĝas en
http://anno.onb.ac.at/cgi-content/a
no-plus?aid=e0k&datum=1911&page=110&size=51
.
Pri la verkinto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Stanislav_Schulhof.
Pri la poezia verko de S. Schulhof legu
ankaŭ: http://www.tekstoj.nl/lm/lm22-2/bibliografio.html.